La proceso kontraŭ Nicola Sacco kaj Bartolomeo Vanzetti okazis inter 1920 kaj 1927 en Dedham en Masaĉuseco. Ili estis akuzitaj pro rabo kaj murdo, kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj la 23-an de aŭgusto 1927.
Sacco [SAko] kaj Vanzetti [VanCETti] estis italaj enmigrintoj, kiuj venis en Usonon en 1908 kaj interkonatiĝis en anarkismaj rondoj. Akirinte la usonan civitanecon ili frontis rekrutigon okaze de la Unua mondmilito; por eviti ĝin ili iris al Meksiko. Tie ili amikiĝis. Post la milito ili reiris al Usono.
Sacco laboris en fabriko de ŝuoj. Vanzetti estis lerninta la profesion de pasteĉisto, sed laboris kiel vendisto de fiŝoj.
En 1920 ambaŭ kunorganizis protestojn kontraŭ la aresto de Andrea Salsedo, kiu sen kulpigo pasigis ok semajnojn en prizono kaj tiam mortis tie sub neklaraj cirkonstancoj (falo el 14-a etaĝo). Vanzetti estis parolonta publike pri la temo je la 9-a de majo 1920.
Sed je la 5-a de majo 1920 Sacco kaj Vanzetti estis arestitaj en Novjorko kaj kulpigitaj pri du rab-atakoj: je la 24-a de decembro 1919 en Bridgewater kaj je la 15-a de aprilo 1920 en South Braintree, kie du homoj estis mortigitaj. Komenciĝis du apartaj procesoj pro la du atakoj.
Je la 16-a de aŭgusto 1920 Vanzetti estis kondamnita pro la atako de Bridgewater al 15 jaroj da mallibero. Je la 14-a de julio 1921 ambaŭ estis kondamnitaj al morto pro la atako kaj la murdoj de South Braintree, kvankam atestantoj (aliaj ital-devenaj laboristoj) konfirmis alibion.
En 1923 Sacco kaj en 1925 Vanzetti estis metita en psikiatriejon. En 1926 la supera tribunalo de Masaĉuseco konfirmis ilian mortokondamnon. Du semajnojn poste alia prizonulo, Celestino Madeiros, konfesis esti farinta la atakon de South Braintree ("mi konfesas, ke mi partoprenis en la krimo en South Braintree; Sacco kaj Vanzetti ne estis en ĝi"); sed la justico konsideris tion negrava por la kazo de Sacco kaj Vanzetti. La ekzekuto estis dufoje prokrastita; en la nokto de la 22-a al la 23-a de aŭgusto 1927 Sacco, Vanzetti kaj Madeiros mortis per la elektra seĝo.
La kondamno kaj ekzekuto kaŭzis intensajn protestojn en eksterlando, al kiuj aliĝis interalie Dorothy Parker, Edna St. Vincent Millay, Bertrand Russell, John Dos Passos, Upton Sinclair, George Bernard Shaw kaj H. G. Wells. En multaj landoj necesis gardi la usonajn ambasadejojn.
En 1941 la anarkiismaj gvidantoj Carlo Resca kaj Max Eastman deklaris, ke "Sacco estis kulpa, sed Vanzetti ne". Tion subtenas esploro de mortiga kuglo, farita en 1961, kiu estis determinita esti veninta el pafilo trovita ĉe Sacco.
En 1977, precize 50 jarojn post la ekzekuto, Michael Dukakis, guberniestro de Masaĉuseco kaj posta kandidato pri prezidenteco, deklaris, ke Sacco kaj Vanzetti estis senkulpaj, kaj ke ĉia malhonoro estis forigita de iliaj nomoj.
En 1971 Giuliano Montaldo faris filmon pri la historio de Sacco kaj Vanzetti; en tiu filmo prezentiĝis la kanto Here's to you, kies tekston verkis kaj kiun kantis Joan Baez kaj kies melodion komponis Ennio Morricone. La kantisto Georges Moustaki kantis ĝin france (Marche de Sacco et Vanzetti); Franz Josef Degenhardt tradukis ĝin en la germanan.
Eksteraj ligiloj
- Detala diskuto Arkivigite je 2009-08-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle) kun http://www.law.umkc.edu/faculty/projects/ftrials/SaccoV/chronology.html%5Brompita+ligilo%5D kronologio de eventoj]
- Resumo el la vidpunkto de senkulpeco germane