Artur de Sacadura Cabral | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1881 en Celorico da Beira |
Morto | 15-an de novembro 1924 (43-jaraĝa) en Norda Maro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Portugalio • Reĝlando Portugalio |
Familio | |
Patro | Artur de Sacadura Freire Carral |
Patrino | Maria Augusta da Silva Esteves |
Okupo | |
Okupo | piloto • militisto • naval aviator • surveyor • oficiro |
Artur de Sacadura Freire Cabral, Ordem Militar da Torre e Espada do Valor, Lealdade e Mérito, (23a de majo 1881 - 15an de novembro 1924), konata simple kiel Sacadura Cabral ([sɐkɐˈduɾɐ kɐˈbɾaɫ]), estis portugala pioniro en aviado kiu en 1922, kun Gago Coutinho (1869–1959), ŝoforis la unuan flugon super Suda Atlantiko, ankaŭ la unuan flugon uzante nur astronomian navigadon, el Lisbono, Portugalio, al Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La 15an de novembro 1924, li malaperis dumfluge super la Manika Markolo, kun sia kunpiloto, José Correia, pro nebulo kaj pro malbona vidkapablo (kiu neniam malhelpis lian flugemon). Kvankam estis trovitaj kelkaj flosrestaĵoj el lia aparato kvar tagojn poste, la korpoj neniam troviĝis. [1] Statuo dediĉita al ili estas situa en Lisbono. Alia statuo estas situa en sia hejmloko, Celorico da Beira. Li estis praonklo de la portugalaj politikistoj Miguel Portas kaj Paulo Portas.
Bildaro
- Lisbona monumento al la flugo
- Lisbona monumento al la itinero
- Itinero de la unua flugo super Suda Atlantiko
- Monumento al Sacadura Cabral kaj Gago Coutinho en Grândola (Portugalio)
Referencoj
- ↑ . Sacadura Cabral Pioneer Airman. Vidas Lusophonus. Alirita 16a de februaro 2012.
Eksteraj ligiloj
- "A epopeia do azul [microform] : poema sobre o grande feito dos avidores portuguezes Saccadura Cabral e Gago Coutinho" ĉe Internet Archive Alirita la 20an de Aŭgusto 2016.