Ĉi tiu artikolo temas pri granula materio. Por esperantlingva libro rigardu la paĝon Sableroj. Por heraldika koloro legu la artikolon Sablo (heraldiko). |
Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajno aŭ sablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj).
Laŭ Francisko Azorín sablo estas Materialo konsistanta el tre malgrandaj ŝtonaj grajnoj ne kunigitaj unu kun la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina sabulum (sablego, grajnaro). Kaj li aldonas la terminon sabli, por meti sablon sur vojo, en..., kaj listigas diversajn tipojn de sablo, nome: mara, rivera, mina, duna, kvarca, granita, kalka, seka, natura, artefarita, akra kaj rondgrajna.[2]
Troviĝo de sablo
La plej kutima konstituaĵo de sablo ĉe interne kontinentaj situoj kaj ne-tropikaj marbordaj situoj estas siliko (silicia duoksido) ofte en la formo de kvarco. Tamen, la konsisto de sablo varias laŭ lokaj fontoj de roko kaj kondiĉoj. Multo de la subtilaj blanka sablo trovita en situo de korala rifo, ekzemple, estas pulvorita koralo (kalkoŝtono) kiu pasis tra la digesto de fiŝo. Iuj situoj havas sablojn kiuj entenas fero aŭ feldspato.
Sablo estas transportita de vento aŭ akvo kaj deponiĝas en la formo de plaĝoj, dunoj, sablopintoj, sablobenkoj, kaj similaj. En dezerto, sablo estas la domina speco de grundo.
Uzoj de sablo
Sablo estas ofte la precipa komponanto de la agregaĵo uzita por la preparado de betono. Sablo fabrikita ĉe rokrompejoj por uzo kiel agregaĵo nomiĝas hom-sablo.
Sablo estas uzata por la farado de vitro kaj por farado de silicio.
Homoj, speciale infanoj ŝatas ludi kun sablo sur plaĝoj aŭ en sabloskatoloj. Vidu sablokastelo por detaloj.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri sablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Li eĉ el sablo vipojn tordas. ” „ Tordi ŝnurojn el sablo. ”
Bildaro
Eksteraj ligiloj
- http://www.senmerv.com/archives/000118.php Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.simplot.com/industrial/silica/silica_msds.cfm Arkivigite je 2006-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.kennislink.nl/web/show?id=86860 Arkivigite je 2005-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 180.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28.