Saas-Grund | |
---|---|
Blazono de Saas-Grund | |
Vido al Saas-Grund | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Vispo |
Koordinatoj | 46° 07′ 20″ N 7° 56′ 10″ O / 46.12222 °N, 7.93611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 07′ 20″ N 7° 56′ 10″ O / 46.12222 °N, 7.93611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1 131(2008) |
Areo | 40,57 km² |
Alteco | 1 559 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3910 |
Komunumkodo | 6291 |
Situa mapo de Saas-Grund | |
Saas-Grund estas svisa komunumo, en la germanparolanta parto de kantono Valezo, Distrikto Visp. Ĝi kuŝas en la dekstra (orienta) bordo de la valo de rivero Saaservispa, ĉirkaŭ 140 km (birdfluge) orienten de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 100 km (birdfluge) sude de Berno.
La komuna teritorio (kiu entenas ankaŭ la vilaĝojn Tamatten, Unter dem Berg kaj Triftalp) etendiĝas de la rivero (1559 m de alteco) ĝis la montoj Weissmies (4023 m) kaj Lagginhorn (4010 m) kiuj markas la limon kun distrikto Brigo.
La turismo kaj la skiado estas la ĉefaj resursoj de la komunumo.
Najbaraj komunumoj de Saas Grund estas:
Sude: Saas-Almagell;
Okcidente: Saas-Fee;
Nord-okcidente: Saas-Balen;
Oriente: Sempiono, en distrikto Brigo.
Eksteraj ligiloj
- germane france itale angle Paĝaro pri Saas Grund
- germane Fotoj de Sass-Grund sub la neĝo
- germane france angle japane La vilaĝoj de Saas-valo
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.