Vort- ordo | Esperanta ekvivalento | Proporcio de lingvoj | Ekzemplaj lingvoj | |
---|---|---|---|---|
SOV | "Mi vin amas." | 45% | hindia, japana, latina | |
SVO | "Mi amas vin." | 42% | angla, ĉina, rusa | |
VSO | "Amas mi vin." | 9% | hebrea, irlanda, zapoteka | |
VOS | "Amas vin mi." | 3% | baure, fiĝia, malagasa | |
OVS | "Vin amas mi." | 1% | apalai, hixkaryana, tamila | |
OSV | "Vin mi amas." | 0% | jamamadí, warao, xavante |
Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]
Laŭ lingva tipologio, Subjekto Verbo Objekto (SVO) estas la dua plej ofta tipa vortordo inter la lingvoj de la mondo.
Ekzemple:
- La kato ĉasas la muson.
Tiu vortordo estas uzata en:
- la Angla lingvo
- la Ĉina lingvo
- la Hispana lingvo
- la Indonezia lingvo
- la Itala lingvo
- la Pola lingvo
- la Portugala lingvo
- la Skandinavaj lingvoj
- la Svahila lingvo
Iuj lingvoj (ekz. la germana, la nederlanda kaj iuj aliaj ĝermanaj lingvoj) havas vortordon V2, t.e., kun la verbo ĉiam la dua loko; se iu komplemento antaŭas la verbon, la subjekto devas iri ien post la verbo.
Lingvo estas klasifikata kiel SVO, se tio estas la plej tipa, malplej marka vortordo. Ili povas havi alian vortordon en specifaj cirkonstancoj kaj tamen esti SVO; ekz. la germana havas SOV en subjunkciaj subfrazoj, la franca havas SOV, kiam la objekto estas pronomo, kaj iuj dialektoj de la angla havas VSO en jes/ne-aj demandoj.
Vidu ankaŭ
- Subjekto Objekto Verbo
- Verbo Subjekto Objekto
- Temo-emfaza lingvo
Referencoj
- ↑ Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
- ↑ Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en