Ĉi-tie estas listo de Esperanto-renkontiĝoj okazintaj en Sovetunio.
Esperanto-renkontiĝoj, okazintaj multfoje:
Renkontiĝo | Jaro de la unua aranĝo |
---|---|
Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET, ankaŭ ĈET) | 1959 |
Okcident-Siberia Esperanto-Renkontiĝo (OSER) | |
Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT) | 1967, OkSEJT kaj OrSEJT ekde 1977 |
Esperanto - Lingvo Arta (EoLA) | 1988 |
Volgia Esperanto-Renkontiĝo (VER) | 1984 |
- CRRER - Centro-Rusia Regiona E-renkontiĝo
- REVU - Renkontiĝo Esperantista Volgo-Urala
- MUER - Montar-Ulĵbinka Esperanto-renkontiĝo
- MUZO - Literatura konkursa renkontiĝo
- ORA FOLIO - Aŭtuna ĉebalta renkontiĝo
- NEĜFLOKETO - Vintra ĉebalta renkontiĝo
- BOATADO - Printempa ĉebalta renkontiĝo
- GIRULIAI - Somera ĉebalta renkontiĝo
"Renkontiĝo esperantista Volgo-Urala" (REVU)
- REVU-8: novembro 1973, Miass
- REVU-14: 6-8 novembro 1976, Sizranj (Kujbiŝeva provinco, kontakta organizanto Natali Dolganova[1]. La renkontiĝon partoprenis ĉirkaŭ 30 personoj el 12 urboj. En programo estis konferenco, ekskurso kaj bankedo[2].
- REVU-15: 7-9 majo 1977, Permjo. Menciita ĉeforganizanto Ĉazova Ludmila Nikolajevna. [3].
"Velura sezono"
"Velura sezono" en 1987: Jalto
- Flageto Velura sezono 1987
"Esperanto kaj naturo"
"Esperanto kaj naturo" en 1976: Sepa tendaro, Latvio, Garsili 3-11 julio 1976. Rigardu Sepa tendaro ESPERANTO kaj NATURO. 1976.
VolgEJT
- VolgEJT-1: 1986, Volgograda provinco
- Flageto VolgEJT 1
- VolgEJT-2: 1988, Urjupinsk. Rigardu en la artikolo Sovetia Esperantista Junulara Movado.
1976
- Ora folio 1976, 6-8 novembro, Latvio, Kandava. Ĉeforganizanto Riga Junulara Esperanto klubo. En la programo okazis karnavalo, ekskurso, seminario, slajdkonkurso - "Nia Esperanto" kaj "Somero". [1]
- Zamenhof festo en Miass, 11-12 decembro 1976, Rusio Miass (Ĉeljabinska provinco, kontaktorganizanto Koptjagina Tatiana (Aleksandrovna). En programo estis prelego "Doktoro Zamenhof kaj lia tempo", poezia konkurso "Lira-76", festa vespero[2].
1977
- 2-a renkontiĝo de USEA (Ukrainia Societo de Esperanto-aktivuloj), 6-8 februaro de 1977, Zmiiv (Ukrainio). Unu el decidoj estis kreo de Ukrainia antalogio en Esperanto[4].
- Tradicia Novjarfesta renkontiĝo de Baltia regiono okazis en Tallinn. kunvenis pli ol 40 personoj el Odeso, Moskvo, Tallinn, Riga, Vilnius.[5]
- Neĝfloketo-77 okazis en turisma bazejo Karli (10 kilometroj de Cesis (Latvio Soveta Unio). Dum ĝi okazis seminarioj Pri E-informado, manieroj kaj eraroj, Kiel plivigligi kluban laboron kaj Kunlaboro de kluboj en regiona skalo.[6]. La renkontiĝon partoprenis 38 personoj el 9 urboj: Riga, Liepaja, Limbaĵi, Vilnius, Kaunas, Klajpeda, Moskvo, Leningrado, Sizranj.[7].
1990
- STELO-10, Taganrog Rostova provinco
- Montrilo al STELO 10
1992
- Prima galanto Ĉeboksari renkontiĝo por komencantoj lernitaj esperanton dum vintra sezono 1991-1992. A la renkontiĝo venis esperantistoj el Niĵnij Novgorod kaj Dimitrovgrad. Ĉeforganizanto Aleksandr Blinov, kunorganizanto P.Fiŝo, ĉefgasto Aleksandr Ĥrustaljov.
- Insigno de Prima galanto 1992
2004
- NESTo-2004 — "Naturista Esperantista Somera Tendaro" — kiun de tempo al tempo oni deĉifras kiel “Niĵnij Novgorod Esperantista Somera Tendaro”, ĉar ĝin organizas junulara Esperanto-klubo Ĉapelo el Niĵnij Novgorod kun helpo de la Internacia Naturista Organizo de Esperantistoj — okazis de la 17a ĝis la 24a de julio sur bordo de la rivero Luĥ. Partoprenis 25 homoj el Niĵnij Novgorod, Moskvo, Ivanovo, Dimitrovgrad, Jelec kaj Krasnojarsk.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.