Slovakia Esperanta Junularo | |
---|---|
Slovenská esperantská mládež | |
Lando | Slovakio |
Interretejo | skej.esperanto.sk |
Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ; oficiala nomo (slovake) SKEJ - Slovenská esperantská mládež) estas organizo de junaj slovakiaj esperantistoj kaj landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Slovakio. Ĝi ekzistas paralele kun Slovakia Esperanta Federacio (SKEF), la Slovakia landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
SKEJ kunlaboras kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo, tiu ĉi kunlaboro nomiĝas ĈeSKEJ.
Historio
SKEJ estis fondita la 13-an de aŭgusto 2003. Dum la 60-a IJK en 2004 ĝi estis akceptita kiel landa sekcio de TEJO.
La unua ĝenerala asembleo okazis en Brezová pod Bradlom la 30-an de majo 2004 kaj la fondintoj de la asocio estas kvin junaj Slovakiaj esperantistoj – Peter Baláž, Viliam Búr, Martin Minich, Pavol Petrík kaj Rastislav Šarišský.
Prezidantoj
- Peter Baláž (sidejo en Bratislavo) - 2003-2004, 2004-2006, 2006-2008
- Katarína Nosková (sidejo en Holíč) - 2008-2010, 2010-2012
- Michal Matúšov (sidejo en Zvolen) - 1-a de Majo 2012-2014
- Michal Hospodár - 18-a de Julio 2014-2015
- Zuzana Kožuchová - Februaro 2015-2016
- Eugénia "Žeňa" Belková - ekde Decembro 2016