La fondintoj de SAT, Prago, 1921
La 18-a SAT-kongreso en Bruselo, 1938
Sovetia poŝtmarko okaze de VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

Kiel unua kongreso estas konsiderata la kunveno kiun dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1921 oni utiligis por krei la asocion. La ceteraj kongresoj estas sendependaj de la ceteraj renkontiĝoj, kvankam oni ofte uzas ilin por kunvenoj de Laboristaj Esperantistaj Asocioj.

Graveco

Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la laborista Esperanto-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.

En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri Esperanto, li havigis al la Esperantistaro valoran propagandan materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

Listo de SAT-Kongresoj

JaroUrboLandoAliĝintojBildo
972024Porto Portugalio
962023Kastelo Greziljono en Baugé-en-Anjou Francio55
952022reta [1] Moskvo Rusio76
942021reta el Bjalistoko Pollando111[2]
932020reta256[3]
922019Barcelono Hispanio220[4]
912018Kragujevac Serbio85[5]
902017Seulo Sud-Koreio105
892016Hercbergo ĉe Harco Germanio85[6]
882015Nitro Slovakio64
872014Dinano Francio145[7]
862013Madrido Hispanio104
852012Jalto Ukrainio93
842011Sarajevo Bosnio kaj Hercegovino73
832010Braŝovo Rumanio75
822009Milano Italioĉ. 80
812008Kazanlako Bulgario71
802007Parizo Francio140
792006Beogrado Serbio153
782005Zagrebo Kroatioĉ. 80
772004Bratislavo Slovakio140
762003Ĉaŭdefono  Svislando155
752002Alikanto Hispanio150
742001Nadjkaniĵo Hungario220
732000Moskvo Rusio125
721999Karlovaro Ĉeĥio178
711998Odeso Ukrainio240
701997Aŭgsburgo Germanio133
691996Sankt-Peterburgo Rusio240
681995Mariboro Slovenio150
671994Straĵnico Ĉeĥio310
661993Kazanlako Bulgario250
651992Kaŭno Litovio617
641991Bruselo Belgio165
631990Linco Aŭstrio292
621989Ilertiseno Okcidenta Germanio260
611988Kampos-do-Ĵordao Brazilo128
601987Bulonjo-ĉe-Maro Francio430
591986Sankt-Kugato-de-Valoj Hispanio190
581985Amersforto Nederlando260
571984Bordozo Francio260
561983Linco Aŭstrio185
551982Iisalmo Finnlando237
541981Bazelo  Svislando300
531980Rijeko Jugoslavio380
521979Svanviko Britio310
511978Lekturo Francio272
501977Aŭgsburgo Okcidenta Germanio251
491976Gotenburgo Svedio301
481975Hago Nederlando300
471974Bergamo Italio330
461973Toronto Kanado208
451972Kuopio Finnlando300
441971Parizo Francio502
431970Aŭgsburgo Okcidenta Germanio360
421969Novi-Sado Jugoslavio250
411968Utreĥto Nederlando347
401967Malmo Svedio407
391966Svanviko Britio310
381965Karlsruho Okcidenta Germanio447
371964Narbono Francio300
361963Hamburgo Okcidenta Germanio263
351962Vieno Aŭstrio465
341961Gento Belgio374
331960Arhuzo Danio355
321959Dortmundo Okcidenta Germanio425
311958Helsinko Finnlando254
301957Roterdamo Nederlando590
291956Beogrado Jugoslavio489
281955Linco Aŭstrio650
271954Nancio Francio480
261953Ŝefildo Britio185
251952Duseldorfo Okcidenta Germanio622
241951Stokholmo Svedio584
231950Torino Italio292
221949Parizo Francio1325
211948Amsterdamo Nederlando1219
201947Arhuzo Danio662
1940
1946
* Ne okazis pro Mondmilito
191939Kopenhago Danio568
181938Bruselo Belgio659
171937Roterdamo Nederlando806
161936Manĉestro Britio167
151935Parizo Francio346
141934Valencio Hispanio376
131933Stokholmo Svedio600
121932Stutgarto Germanio245
111931Amsterdamo Nederlando400
101930Londono Britio350
91929Lepsiko Germanio650
81928Gotenburgo Svedio436
71927Liono Francio200
61926Leningrado Sovetunio400
51925Vieno Aŭstrio150
41924Bruselo Belgio90
31923Kaselo Germanio250
21922Frankfurto Germanio230
11921Prago Ĉeĥoslovakio80

Bildaro

Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.
88-a SAT-Kongreso 2015.
Parto de la kongresanaro de la 87-a SAT-Kongreso 2014 en Dinano, Bretonio, Francio
Kongresanoj de la 86-a SAT-Kongreso 2013 en Madrido aŭskultas informon pri historia okazo de la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito nome Sieĝo al la Montokazerno kiu estis kie nun estas tiu parko.
Parto de la kongresanaro de la 82-a SAT-Kongreso 2009 en Milano, Italio

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Unue antaŭvidita por Moskvo, sed nuligita pro la invado de Ukrainio fare de Rusio
  2. de aliĝintoj en la kongresa retejo
  3. Listo de aliĝintoj en la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-07-31.
  4. 174 laŭ la kongreslibro. Vidu la ĝisdatigitan liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231 Arkivigite je 2021-03-01 per la retarkivo Wayback Machine kaj la koncernan artikolon pri la lasta cifero.
  5. Listo de aliĝintoj de la SAT-kongreso en Kragujevaco
  6. Paŝoj al pli granda tutmondeco (gazetartikolo el la SAT-retejo). Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17.
  7. Listo de aliĝintoj al la SAT-kongreso en Dinano. Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.