S/2003 J 18 | |
Natura satelito de Jupitero | |
satelito de Jupitero | |
---|---|
Aliaj nomoj | S/2003 J 18 vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj aliaj[1] |
Dato de malkovro | 6-a de februaro 2003 |
Loko de malkovro | Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 20 682 998 km[2] |
Discentreco | 0,1382573[2] |
Meza anomaliangulo | 220,7° vd |
Klinangulo | 146,46769°[2] (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 607,68 tagoj |
Longitudo de suprenira nodo |
215,5° vd |
Argum. de periapsido | 98,15° vd |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2 km[2] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23 |
S/2003 J 18 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita de Brett J. Gladman kaj lia teamo, per fotoj faritaj en la observatorio de Mauna Kea. Tiu malkovro estis anoncita[1] la 11-an de aprilo 2003
Ĉar ĝia orbito ne estas nun precize determinata, ĝi havas nur maldaŭran nomon. Estas la dekoka satelito de Jupitero malkovrata en 2003.
Orbito
S/2003 J 18 eble estus ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro. Tiu aneco ne estas certa, ĉar ĝiaj orbitaj elementoj ne estas sufiĉe precize konataj.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La ananka grupo estas videbla en centro-maldekstro.
- Diagramo montranta la inklinacion de kvar ĉefaj anoj de la ananka grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- pole S/2003 J 18, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
- angle S/2003 J 18 (angla versio)
- france La novaj jupiteraj satelitoj malkovritaj en 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.