S/2003 J 10 | |
Natura satelito de Jupitero | |
![]() | |
satelito de Jupitero | |
---|---|
Aliaj nomoj | S/2003 J 10 vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Scott S. Sheppard kaj lia teamo[1] |
Dato de malkovro | 6-a de februaro 2003 |
Loko de malkovro | Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 24 184 590 km[2] |
Discentreco | 0,21376[2] |
Meza anomaliangulo | 326,411° vd |
Klinangulo | 163,813°(rilate al la ekliptiko) 166° (rilate al la jupitera ekvatoro)[2] |
Periodo | 768,4 tagoj[2] |
Longitudo de suprenira nodo |
241,822° vd |
Argum. de periapsido | 270,051° vd |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,8 km[2] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,05 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,6 |
S/2003 J 10 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard de la Universitato de Havajo, kaj lia teamo, post observoj inter la 6-a de februaro kaj la 7-a de marto 2003, dato de la anonco[1] de la malkovro.
Ĉar ĝia orbito estas ankoraŭ malpreciza, ĝi havas nur la maldaŭran nomon indikantan, ke ĝi estas la deka satelito de Jupitero malkovrata en 2003.
Orbito
La orbitaj elementoj de S/2003 J 10 ŝajnus proksimigi ĝin de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27. Sed tiu aneco estas necerta pro malprecizeco de la orbito.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
- Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- pole S/2003 J 10, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
- angle S/2003 J 10 (angla versio)
- france La novaj jupiteraj satelitoj malkovritaj en 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|