S. Ágnes Csíky Szabó
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1953 (1953-06-18) (70-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Familio
Edz(in)o Boldizsár Csíky
Infano Boldizsár Csíky (pianisto)
Okupo
Okupo fasonisto

Sára Ágnes CSÍKY SZABÓ [ĉiki sabO] rumania hungara grafikistino, tekstilistino. Ŝi naskiĝis en Târgu Mureș la 18-an de junio 1953. Ŝi estas la edzino de muzikkomponisto Boldizsár Csíky, la patrino de pianisto Boldizsár Csíky.

Kariero

Sára Ágnes Csíky Szabó akiris diplomon en Arta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo. Ŝi estas anino de Unuiĝo de Rumaniaj Artistoj, de Barabás Miklós Céh kaj de MAMŰ. De 1993 ŝi instruas en Arta Liceo de sia naskiĝurbo. Ŝi ekspoziciis grupe de 1976, sola de 2005.

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.