Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en la distrikto Vâlcea. Por informoj pri rivero, vidu la artikolon Sălătrucel (rivero).
Sălătrucel | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Vâlcea | ||
Situo | 45° 15′ N, 24° 23′ O (mapo)45.24805555555624.388888888889Koordinatoj: 45° 15′ N, 24° 23′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 325 m | ||
Poŝtkodo | 247585 | ||
Loĝantaro | 1,983 (en 2011; 2.243 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 172894 | ||
Sălătrucel estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Sălătrucel (la sidejo), Șerbănești, Seaca kaj Pătești.
Tra Sălătrucel fluas samnoma rivero, en kiun tie enfluas la rivereto Sălătruc. Proksime situas la nacia parko Munții Cozia.
La distrikta vojo DJ703G ligas Sălătrucel al la urbo Călimănești, 3 kilometrojn okcidente, kie estas la nacia vojo DN7 kaj fervoja stacio.
Eksteraj ligiloj
- Komunuma retejo Arkivigite je 2017-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.