Südfall (dane Sydfald) estas insuleto en norda Germanio. Ĝi apartenas al la komunumo Pellworm kaj troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro. La insuleto havas areon de 56 hektaroj.
Südfall estas haligo, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de historie kelkaj domoj sur ĝi troviĝas sur artefarita monteto, kiu tiom altas, ke ĝin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi. Post multaj inundoj, dronoj, reloĝigoj kaj foriroj nun unu familio tutjare vivas tie.
la loĝa monto, kiu ne inundiĝas dum altaj tajdoj veturo al la haligo ĉe malalta tajdo boato por kaptado de salikoketoj ĉe Südfall
Eksteraj ligiloj
- paĝo pri Südfall de la fondaĵo nordfrisaj haligoj
- paĝo pri Südfall de la birdoprotekta asocio Jordsand
- raporto pri vadomara migrado al la haligo Südfall Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 54° 27′ 55″ N 8° 43′ 35″ O / 54.46528 °N, 8.72639 °O (mapo)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.