Söjtör estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg.

Kastelo de Söjtör

Naskiĝdomo de Ferenc Deák
Bazaj informoj
- Areo: 36 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.6684/16.8542
- Loĝantaro: 1620
- Poŝtkodo: 8897
- Telefonprefikso: 92
Situo
Söjtör situas en Montetaro Zala en valo, laŭ flankovojoj. Nova kaj Pacsa troviĝas po 17, Zalaegerszeg 23, Nagykanizsa 35 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1356 en formo "Sehtur". En 1557 la turkoj detruis la komunumon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo de 1779, la turo estas 30 m-ojn alta
- kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1938
- klasikisma Kastelo de Söjtör aŭ Kastelo de Festetics [feŝtetiĉ] proksimume de 1820, nun bazlernejo
- nobeldomo de Deák de 1785, tie naskiĝis Ferenc Deák en 1803
Famuloj
- En Söjtör naskiĝis kaj mortis nobela juĝisto Ferenc Sümeghy.
- En Söjtör naskiĝis:
- politikisto Antal Deák
- politikisto Ferenc Deák.
- En Söjtör mortis:
- József Farkas (politikisto)
- nobela juĝisto Elek Séllyey.
Fontoj
Mojosa (->Historio : Söjtör)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.