Salregiono (rumane: Ținutul Sării, hungare Sóvidék, germane Salzgebiet) estas malgranda naturhistoria regiono en Rumanio ĉe la limteritorio de la sikul-seĝoj Odorheiu kaj Mureș. Sian nomon ĝi ricevis pro siaj malnovaj salminejoj. Al la regiono apartenas: urbo Sovata; komunumoj: Sărățeni, Praid, Ocna de Jos, Ocna de Sus, Atia, Corund. Ĝia loĝantaro plejgrandparte estas hungara.

Bibliografio

  • Madar Ilona, A Sóvidék vallásosságáról (Pri la religieco da la Salregiono). Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 1998.
  • Madar Ilona: A Sóvidék földművelése, Mentor Kiadó, 2003.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.