Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sântimbru
Sântimbru
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Alba
Alinome Marosszentimre (hungare), Emrichsdorf (germane)
Iama hungara departemento Alsó-Fehér
Situo 46° 8′ N, 23° 39′ O (mapo)46.137523.652222222222Koordinatoj: 46° 8′ N, 23° 39′ O (mapo)
Sântimbru (Alba) (Rumanio)
Sântimbru (Alba) (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 517675
Loĝantaro 1 223 (2002; 2 740 en la komunumo)

Sântimbru [sıntimbru] (jen rumane, germane EmerichsdorfSankt Emerich, hungare Marosszentimre [maroŝsentimre] aŭ simple Szentimre) estas komunumo en Rumanio norde de Alba Iulia. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Dumitra, Galtiu, Coșlariu, Totoi kaj Oiejdea.

Loĝantaro

En 1910 Marosszentimre havis 586 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 150 (rumanoj, 3 % da hungaroj).

Historio

Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1228. En la mezepoko ĝi estis hungara-rumana servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Alsó-Fehér.

Johano Hunyadi la 18-an de marto 1442 suferis malvenkon de la turka milittrupo de bejo Mezid, sed atinginte ĝin ĉe Alba Iulia li venkis. En la batalo mortis Simon Kamonyai, Kemény, kiu laŭ la kroniko de Johano Thuróczy ŝanĝis siajn vestaĵon kaj batalilon kun Hunyadi. Laŭ novaj historiaj esploroj en tiu batalo mortis preskaŭ 20 000 turkoj kaj preskaŭ 3 000 soldatoj de Hunyadi. La sorton de batalo decidis la ĝusta konduto de la sikula militforto.

Fonto

Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando

CsíkszentimreGörgényszentimreHegyközszentimreMarosszentimreNyárádszentimre
PestszentimreRadácsszentimreSoltszentimreSzentimrefalvaTiszaszentimre

Gravaj personoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.