Sânpetru de Câmpie | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Uzdiszentpéter (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 43′ N, 24° 16′ O (mapo)46.71583333333324.2625Koordinatoj: 46° 43′ N, 24° 16′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 343 m | ||
Poŝtkodo | 547555 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.060 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,131 (en 2011; 1.086 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 119536 | ||
Sânpetru de Câmpie [sınpetru de kımpie] (hungare: Uzdiszentpéter [uzdisentpe:ter]) estas komunumo en Rumanio nordokcidente Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Dâmbu, Bârlibaș, Satu Nou, Sângeorgiu de Câmpie kaj Tușinu.
Situo
La komunumo norde limas al la distrikto Bistrița-Năsăud. La vilaĝojn Sânpetru de Câmpie kaj Dâmbu trapasas la nacia vojo DN15E inter Târgu Mureș kaj Satu Nou.
La nomparto "de Câmpie" rilatas al la Ebenaĵo de Transilvanio (rumane Câmpia Transilvaniei).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 550 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj) kaj en 1992 1 266 (rumanoj, 14 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1263. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento)).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Komunumoj pri Sankta Petro en la Hungara reĝlando
La tabelo prezentas nur la komunumojn el Transilvanio, la ceterajn vidu: Detrekőszentpéter.
Barcaszentpéter | Füzesszentpéter | Homoródszentpéter | Kisszentpéter | Nagyszentpéter |
Németszentpéter | Szentpéterfalva | Szentpéterfalva | Uzdiszentpéter |
Renomaj personoj
- Árpád L. Bitay pentristo.
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto
- La enirejo de Sânpetru