Sâmbriaș | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | ![]() | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Jobbágytelke (hungare) | ||
Komunumo | Hodoșa | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 40′ N, 24° 50′ O (mapo)46.66166666666724.828888888889Koordinatoj: 46° 40′ N, 24° 50′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 441 m | ||
Poŝtkodo | 547323 | ||
Loĝantaro | 584 (en 2011; 722 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 117541 | ||
Sâmbriaș [sımbriaŝ] (hungare: Jobbágytelke [joba:djtelke]) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al la komunumo Hodoșa.[1][2]
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 049 loĝantojn (hungaroj), en 1992 861 (98 % da hungaroj).
En la censo de 2002, 705 el la 722 loĝantoj (97,6 %) deklaris sin etnaj hungaroj[3].
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda). En 1914 Béla Bartók kolektis tie 40 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.
Gravaj personoj
- Antal Balla (15-a de junio 1926 – samloke, 30-a de marto 2008): kulturorganizinto.
- Emőke Mosoni (n. 28-a de majo 1978): ĵurnalistino, kunlaborantino de la hungaralingva elsendo de Rumana Televido.
- Kálmán Petres (4-a de aŭgusto 1887 – 28-a de majo 1927, Parizo): poeto, publicisto, redaktoro
Fontoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.