Sári Kürthi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fried Sarolta |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1874 en Kalocsa |
Morto | 1-an de majo 1978 (103-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Infano | Magda Jankovich |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sári Kürthi [ŝAri kurti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kürthi Sári estis hungara aktoro. Ŝia familia nomo estis Kürthy ĝis 1945, ŝia geedziĝa nomo estis Jankovich G. Aladárné.
Sári Kürthy[1][2] naskiĝis la 29-an de septembro 1874 en Kalocsa, ŝi mortis la 1-an de majo 1978 en Budapeŝto.
Biografio
Sári Kürthy akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatroarto en 1894. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Ede Paulay, Ede Újházi kaj Mari Jászai. Ŝi komence havis rolojn province (Szabadka, Székesfehérvár, Sopron kaj Kecskemét). Inter 1901–1936 ŝi estis membro de Gaja Teatro, tamen kelkfoje ŝi rolis ankaŭ en aliaj lokoj. Pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi ne povis roli ekde 1938, tial ŝi retiriĝis en 1942. Dum la socialismo dufoje ŝi havis filmajn rolojn. Ŝi havis edzon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: La Venecia Komercisto - Jessica
- Ferenc Molnár: Liliom - S-ino Muskát
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros - Dili
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Egy csók története (1912) - almozpetanto
- A szép Pongrátzné krinolinja (1931) -
- Rikardo la 3-a (televizia filmo, 1973) - dukino de York
- Macskajáték (1974) - patrino de Viktor