Sándor Vachott | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1818 en Gyöngyös | ||||
Morto | 9-an de aprilo 1861 (42-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Mortis per | psikozo vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Imre Vahot • Kornélia Vahot vd | ||||
Edz(in)o | Mária Csapó vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • advokato • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sándor Vachott [ŝAndor vahot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vachott Sándor estis hungara verkisto, poeto, advokato, membro de Hungara Scienca Akademio, membro korespondanta de Societo Kisfaludy. Lia frato estis Imre Vahot.
Sándor Vachott naskiĝis la 17-an de novembro 1818 en Gyöngyös. Li mortis la 9-an de aprilo 1861 en Pest (urbo).
Biografio
Sándor Vachott lernis komence en sia naskiĝurbo, poste en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). En 1838 li eklaboris kiel juristo, dume li poemadis. En 1841 li iris al urbo Pest, kie li okupiĝis precipe pri literaturo. En 1843 li edziĝis, post 2 jaroj li iris al Tápiósáp. Dum la revolucio li estis sekretario de Lajos Kossuth, tial baldaŭe li estis kondamnita je malliberejo, kie li freneziĝis.
Verkaro (elekto)
- Vachott Sándor versei (Poemoj de Sándor Vachott) 1846
- Erzsébet Báthory 1847 - historia prozo
- Vachott Sándor összes költeményei (Ĉiuj poemoj de Sándor Vachott) 1856
- Vachott Sándor költeményei (Poemoj de Sándor Vachott) 1869
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.