Sándor Tatay | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1910 en Bakonytamási | ||||
Morto | 2-an de decembro 1991 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Pécs vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sándor TATAY [ŝAndor tatai], hungare Tatay Sándor, Esperante Aleksandro Tatay estis hungara verkisto.
Sándor Tatay naskiĝis la 6-an de majo 1910 en Bakonytamási. Li mortis la 2-an de decembro 1991 en Budapeŝto.
Biografio
Sándor Tatay frekventis gimnaziojn en Tata, Pápa kaj Szarvas, universitatojn en Sopron kaj Pécs. Li komencis sian karieron en la 1930-aj jaroj. Ekde 1944 li vivis ĉiusomere en Badacsony, kie li verkadis, ĉiuvintre en Budapeŝto. Liaj verkoj estis tradukitaj al 9 lingvoj. Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (selekto) (ĉiuj romanoj)
- Az eke (La plugilo), debuta romano, 1931
- Csipke (Punto), 1942
- A második leány (La dua knabino), 1956
- Kenyér és virág (Pano kaj floro), 1959
- Puskák és galambok (Pafiloj kaj kolomboj), ĉefverko, 1960
- A nyugati kapu (La okcidenta pordo), 1962
- A szerelem szőnyege (Tapiŝo de la amo), 1970
- Bakonyi krónika (Kroniko pri Bakony), 1985
Memorigiloj
- gimnazio en Székesfehérvár nomata "Tatay Sándor"
- skulptaĵo en la korto de la gimnazio
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.