SZOPOS Sándor (sopoŝ) estis hungara pentristo naskita Csíkszereda la 8-an de septembro 1881 kaj mortinta en Kluĵo la 24-an de decembro 1954. Li estis la patro de Klára Szopos kaj la onklo de grafikisto Kálmán Szopos.

Biografio

Sándor Szopos inter 1900-1904 studis en hungara belarta altlernejo de Budapeŝto. Liaj majstroj estis: Bertalan Székely, László Hegedűs, Tivadar Zemplényi. Li estis desegninstruisto en Ditró, Gyergyószentmiklós, Dés, poste en Koloĵvaro. Inter la du mondmilitoj en Dej, respektive en Koloĵvaro li gvidis kun István Tóth pentristskolon.

Individuaj ekspozicioj

  • 1919, 1925 • Dej
  • 1921, 1929 • Departementejo, Kluĵo
  • 1938 • Ĉambrego Minerva, Kluĵo

Bibliografio

  • Gál E.: Egy kiállítás margójára, Művészet, 1968/12.
  • Murádin Jenő: Dési évek, Korunk, 1972/5.
  • Jenő Murádin: Szopos Sándor, Tibera, Budapest, 2006.

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.