Sándor Szőnyi G. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szőnyi G. Sándor |
Naskiĝo | la 29-an de decembro 1928 en Rákospalota (iama urbo) (Hungario) |
Morto | la 9-an de marto 2012 en Csobánka (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Szilvia Sunyovszky • Ildikó Dobos |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo |
Sándor Szőnyi G. [ŝAndor sOnji gE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőnyi G. Sándor estis hungara reĝisoro, dramaturgo.
Sándor Szőnyi G. naskiĝis la 29-an de decembro 1928 en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 9-an de marto 2012 en Csobánka.
Biografio
Sándor Szőnyi G. akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1956. Post siaj studoj li aliĝis al ĵus formiĝanta Hungara Televizio, kie li estis dramaturgo. Post 2 jaroj li havis jam la statuson reĝisoro. Inter 1981 kaj 1983 li estis arta gvidanto de Teatro de Kecskemét. Li laboris aŭ en la televizio, aŭ en pluraj teatroj (Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (1972), Teatro Hevesi Sándor (1987–1988), Teatro Petőfi (Veszprém) (1990), Teatro Jókai (Békéscsaba) (1992, 1996, 1998)). Li ricevis 7 premiojn inter 1964-2009. Li eksedziĝis de Szilvia Sunyovszky.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- József Katona: Bánk bán (1982)
- Mór Jókai: Filoj de l' ŝtonkora homo (1990)
Elektitaj kinfilmaj reĝisoraĵoj
- ‘‘Ráktérítő’‘ (1969)
- ‘‘Kinek a törvénye?’‘ (1978)
- ‘‘Csak semmi pánik’‘ (1982)
Elektitaj televidfilmaj reĝisoraĵoj
- ‘‘Pirostövű nád’‘ (1965)
- Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (1971)
- ‘‘Az a szép fényes nap’‘ (1980)
- ‘‘Egy forradalom hétköznapjai’‘ (1993)
- ‘‘Estére mindig leszáll a köd’‘ (2007)