Sándor Sík | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de januaro 1889 en Budapeŝto | ||||
Morto | 28-an de septembro 1963 (74-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Endre Sík vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romkatolika sacerdoto • poeto • Literatura tradukisto • literaturhistoriisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sándor Sík [ŝAndor ŝIk], hungare Sík Sándor, Esperante ’’Aleksandro Sík’’ estis hungara poeto, tradukisto, pastro, esteto, profesoro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, skolto kaj pedagogo. Lia frato estis Endre Sík.
Sándor Sík naskiĝis la 20-an de januaro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de septembro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
Sándor Sík devenis el juda familio, tamen ili frue elektis la katolikismon. Sándor Sík frekventis bazlernejon en Gödöllő, gimnazion en Budapeŝto. En 1903 li aliĝis al piaristoj. Li havis abiturienton en Kecskemét, poste li frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis instrui en Vác en 1910, poste en Budapeŝto en gimnazio. Tie li estis unu el la fondintoj de hungara skolta movado. En 1929 li ekinstruis en universitato de Szeged. Post la 2-a mondmilito li vivis en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1948.