Sándor Papp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1910 en Füzesgyarmat |
Morto | 28-an de aŭgusto 1991 (80-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | party official • politikisto |
Sándor Papp [ŝAndor pap], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Sándor estis hungara politikisto, parlamenta deputito, oficisto.
Sándor Papp[1] naskiĝis la 2-an de decembro 1910 en Füzesgyarmat, li mortis la 28-an de aŭgusto 1991 en Szeged.
Biografio
Sándor Papp depost la bazlernejo estis en bieno bovisto, poste traktoristo kaj li faris similajn simplajn laborojn. Intertempe li estis soldato (1931-1933) kaj li batalis dum la 2-a mondmilito inter 1942-1944. En la 1930-aj jaroj li estis socialdemokrato, poste komunisto. Post tuj la milito li ricevis agrikulturan teron, kie li estis kamparano. En 1949 li donacis la teron al la kolĥozo. Tiutempe li frekventis partian kaj administracian kursojn. Ekde 1947 li estis departementestro. Inter 1958 kaj 1963 li estis parlamentano, inter 1963–1967 kolĥozestro, poste li pensiuliĝis. Intertempe en 1961 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged. Li ricevis 9 premiojn inter 1949-1985. Lia edzino naskis 3 gefilojn.