Sándor Latinka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1886 en Arad |
Morto | 17-an de septembro 1919 (33-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
LATINKA Sándor, Latinca estis hungara politikisto. Li naskiĝis en Arado la 5-an de aprilo 1886 kaj mortis en Kaposvár la 17-an de aprilo 1919.
Biografio
Sándor Latinka iĝis en 1909 teknikdesegnisto en Budapeŝto. Li pasigis unu jaron en Parizo, kie li konatiĝis kun ideoj de socialismo kaj reveninte en 1910, li enpaŝis en socialdemokratian partion, poste li interrilatiĝis kun la movado kontraŭmilita Rondo Galilei. Post la Unua mondmilito li fariĝis organiza sekretario de Landa Ligo de Terlaboristoj, kunlaboranto de György Nyisztor. Li enpaŝis en komunistan partion. Li fondis la unuan agrikulturan kooperativon en la bienego de princo Esterházy. Post la falo de la hungara konsilantara respubliko oni murdis lin.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.