Sándor Korda | |
---|---|
Sándor Korda | |
Persona informo | |
Naskonomo | Krahl Sándor |
Naskiĝo | 15-an de marto 1882 en Kanjiĵa |
Morto | 30-an de novembro 1936 (54-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • sekretario |
Sándor Korda [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korda Sándor estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Krahl.
Sándor Krahl[1] naskiĝis la 15-an de marto 1882 en Nagykanizsa ? aŭ Magyarkanizsa ?, li mortis ?.
Biografio
Sándor Korda maturiĝis en komercista mezlernejo. En 1902 li estis aktoro en migra teatra kompanio de József Nádassy en Sopron, post monatoj li jam ludis en Teatro Magyar. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Győr (1903–1904), Sopron (1905–1906), Szatmár (1906–1907), Pozono (1908–1909), Eperjes (1910–1911), Szabadka (1911–1912), pli poste en migra aktortrupo de Kálmán Balla. Depost la 1-a mondmilito li denove estis migra aktoro en pluraj lokoj. Li pensiuliĝis en 1937. Li edziĝis en 1926 en Szeged.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Imre Kálmán: Cigányprímás - titolrolo
- Dénes Buday: Diákszerelem - Baljon
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.