Sándor Kolosváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1840 en Gheorghe Doja |
Morto | 7-an de aŭgusto 1922 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Bolyai Farkas High School in Târgu Mureș |
Familio | |
Infano | Bálint Kolosváry |
Okupo | |
Okupo | historiisto de juro • akademiulo |
KOLOSVÁRY Sándor (pro. koloĵva:ri) estis hungara juriisto, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1892) naskita en Kóródszentmárton 23-an de junio 1840 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de aŭgusto 1922. Li estis la patro de juristo Bálint Kolosváry.
Biografio
Sándor Kolosváry studis en Marosvásárhely. Post mallonga jurpraktiko de 1867 li estis instruisto de la kolegio de Koloĵvaro, de 1870 jurakademia profesoro. Inter 1872–1910 li estis universitata profesoro de la Universitato de Koloĵvaro (privatjuro, filozofia juro, minadjuro, poste ŝtat- kaj jurhistorio). Lia plej grava verko estis la eldonado de fontkolekto kun Kelemen Ováry pri jurreguloj: Corpus statutorurn Hungariae municipalium (I–VIIL, Bp., 1885–1890; li eldonis kune kun Ovári la verkon Hármaskönyvde Werbőczy (Bp., 1897). Ili tradukis por eldonaĵo Magyar Törvénytár (Corpus Juris Hungarici) dokumentoj pri jaroj 1301–1657 kaj la leĝojn rilate Transilvanion (1540–1848).