Sándor Kiss
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1925 (1925-03-24)
en Delenii
Morto 6-an de aŭgusto 1999 (1999-08-06) (74-jaraĝa)
en Zsennye
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto

Sándor Kiss [ŝAndor kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Sándor estis hungara skulptisto, medalisto.

Sándor Kiss [1] naskiĝis la 24-an de majo 1925 en Șaroș pe Târnave (Rumanio), li mortis la 6-an de aŭgusto 1999 en Zsennye (Hungario).

Knaboj fare de Kiss, videbla en Miskolc
Altara muro en Csörötnek fare de Kiss

Biografio

Sándor Kiss apartenis al la hungara minoritato en Rumanio (Transilvanio). Li abiturientis en Kolozsvár (tiam apartenanta al Hungario), poste li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1945-1950). Liaj plej gravaj instruistoj estis Béni Ferenczy, Ferenc Medgyessy kaj Pál Pátzay. Post siaj studoj li vivis en Budapeŝto, baldaŭ ĝismorte en artistkolonio en Zsennye. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1969-1980.

Elektitaj solaj ekspozicioj

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj

  • Arthalo Budapeŝto (1968, 1973)

Elektitaj artaĵoj

Sigismondo (Sankta Romia Imperio) (bronz, 1985, preĝejo en Pásztó), Patrino kun sia filo (ŝtono, 1961, Budapeŝto), Stefano Bocskai (marmoro, 1971, Derecske), Elizabeto de Hungario (ŝtono, 1981 en Baziliko Sankta Petro), Ottó Bláthy (bronzo, 1973, Göd), Margareta de Hungario (ŝtono, 1981, Baziliko Sankta Petro), Gizela de Bavario (ŝtono, 1981, Baziliko Sankta Petro), Martinász (ŝtono, 1953, Hatvan)

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.