Sándor Kisfaludy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kisfaludy Sándor | |||||
Naskiĝo | 27-an de septembro 1772 en Sümeg | ||||
Morto | 28-an de oktobro 1844 (72-jaraĝa) en Sümeg, Hungario | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Karolo Kisfaludy vd | ||||
Edz(in)o | Róza Szegedy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sándor KISFALUDY [kiŝfaludi], hungare Kisfaludy Sándor estis hungara poeto, pli maljuna frato de Károly Kisfaludy, membro de Societo Kisfaludy.
Biografio
Li naskiĝis en Sümeg, en la 27-an de septembro 1772. La patro estis departementa ĉefjuĝisto, vivanta en Tét. Li frekventis la lernejon en la proksima Győr kun bonaj rezultoj, poste li lernis filologon kaj juron en Pozsony. En 1790 li interesiĝis pri parlamentado kaj iĝis patrioto. Aleksandro ankaŭ frekventis la germanlingvan teatron, fine li lernis violonadon. Post 2 jaroj lia patro hejmenvokis lin por komenci jurajn laborojn. Tiu laboro ne plaĉis al li, tial li soldatiĝis en Transilvanio, poste li trovis sin en Vieno, kiel gvardiano. Tie li lernis france kaj itale, dume li aliĝis al literatura rondo. Pro konflikto li devis servi plu en Mailand, kie la Habsburga Imperio malvenkis kaj li mem iĝis militkaptito de francoj en Francujo. Tie li verkis poemojn. Post la reveno li denove servadis en la armeo.
En 1800 li forlasis la armeon, iĝis edzo kaj unue en Kám, poste en Sümeg li iĝis bienulo kaj oferis sian vivon al la literaturo. Tie li mortis en Sümeg, en la 28-an de oktobro 1844.
Ĉefverkoj
- Himfy szerelmei (=Amatinoj de Himfy) poemaro
- poemoj en diversaj revuoj, ankaŭ en Aurora, kiun lia pli juna frato redaktadis
- diversaj teatraĵoj
Memoraĵoj
- Skulptaĵo pri Sándor Kisfaludy en Balatonfüred 1860
- skulptaĵo kaj memortabulo en Sümeg