Sándor Jávorka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1883 en Štiavnické Bane |
Morto | 28-an de septembro 1961 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | botanikisto • universitata instruisto |
Sándor Jávorka [ŝAndor], laŭ la hungara skribmaniero Jávorka Sándor estis elstara hungara botanikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.
Sándor Jávorka naskiĝis la 12-an de marto 1883 en Hungario, en Hegybánya (nuntempa Štiavnické Bane en Slovakio). Li mortis la 28-an de septembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
Sándor Jávorka frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li tuj eklaboris en Hungara Nacia Muzeo okupiĝanta pri botanika geografio de la lando. En 1906 li doktoriĝis. En 1940 li emeritiĝis, sed poste li senpage laboris plu ĝismorte. Li ricevis premion Kossuth en 1952, poste ankaŭ 2 aliajn premiojn.
Memorigiloj
- memormedalo
- memorĉambro en muzeo
- proksimume 40 kreskaĵoj estas nomitaj pri Jávorka
Verkaro (elekto)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.