Sándor Járóka | |
---|---|
![]() Memortabulo pri Sándor Járóka | |
Persona informo | |
Naskonomo | Járóka Sándor |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1922 en Kisvárda |
Morto | 11-an de aprilo 1984 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Sándor Járóka (pli juna) |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
Sándor Járóka [ŝAndor jArOka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Járóka Sándor estis hungara violonisto, komponisto, orkestrestro. Lia filo estis la samnoma Sándor Járóka (pli juna).
Sándor Járóka [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1922 en Kisvárda, li mortis la 11-an de aprilo 1984 en Budapeŝto.
Biografio
Sándor Járóka devenis el cigana familio. Li aĝis 10, kiam li jam estis primara violonisto en cigana orkestro. Li fondis propran orkestron en 1947. Post 5 jaroj li estis orkestrestro kaj ili faris turneojn tutmonde. En 1958 li finis la turneojn kaj fondis pli novan orkestron por muzikadi en restoracioj. Tamen ekde 1971 li muzikadis kelkfoje en Usono, foje kun Katalin Karády kaj Sándor Svéd. En Detrojto li estis nomumita reĝo de la ciganaj violonistoj. Li ricevis premion en 1955.
Elektitaj komponaĵoj
- Holdfény Szerenád
- Táncoló ujjak
Liaj filmaj roloj
- Délibáb minden mennyiségben (1962)
- Pirosbetűs hétköznapok (1962)
- Lila ákác (1973)
Elektitaj disĉiploj
- Sándor Járóka (pli juna)