Sándor Holczreiter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1946 en Füzesabony |
Morto | 14-an de decembro 1999 (53-jaraĝa) en Tatabánya |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | halterlevisto |
Sándor Holczreiter [ŝAndor holcrejter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holczreiter Sándor estis hungara halterlevisto, olimpiano, trifoja mondĉampiono.
Sándor Holczreiter[1] naskiĝis la 18-an de julio 1946 en Füzesabony, li mortis la 14-an de decembro 1999 en Tatabánya.
Biografio
Sándor Holczreiter maturiĝis en gimnazio en 1964 en Eger. Li akiris ankaŭ masonistan licencon, baldaŭ bufedistan licencon. Li estis bufedestro en Almásfüzitő, depost fino de la socialismo li vivtenis sin el porokazaj laboroj.
Sporta kariero
Sándor Holczreiter estis halterlevisto en Eger (1964–1966), Budapeŝto (1966–1969), Oroszlány (1969–1970), Tatabánya (1970–1974). Li estis hungara ĉampiono en 1967 kaj 1969 kaj li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1967-1972. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun bronza medalo en pezlimo 52 kg, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1970 kaj 1971. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1974.
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM138532;jsessionid=2F2C3750F405855C81E084A55541BBCC hungarlingva datenaro de muzeo