Sándor Forgách | |
---|---|
Sándor Forgách en 1927 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Glancz Sándor |
Naskiĝo | la 4-an de februaro 1890 en Szolnok (Hungario) |
Morto | 1944 en koncentrejo Auschwitz (Nazia Germanio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
Sándor Forgách [ŝAndor forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgách Sándor estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Glancz [glanc], lia familia nomvarianto estis Forgács [forgAĉ].
Sándor Forgách naskiĝis la 4-an de februaro 1890 en Szolnok, li mortis en 1944 en Koncentrejo Auschwitz (Nazia Germanio, nun en Pollando).
Biografio
Sándor Forgách devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1909. Post siaj studoj li aliĝis al pluraj provincaj trupoj. En 1915 li edziĝis. Inter 1921 kaj 1935 li apartenis al Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo. Dum la 2-a mondmilito li gvidis judan teatron en Kolozsvár. En 1944 li estis deportita al koncentrejo Auschwitz, kie li mortis.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Ibsen:
- Kísértetek - Oswald
- Peer Gynt
- Rostand: Cyrano de Bergerac
- Molière: Georgo Dandin
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.