Sándor Erkel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1846 en Buda |
Morto | 14-an de oktobro 1900 (54-jaraĝa) en Békéscsaba |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Erkel |
Patrino | Adél Adler |
Frat(in)oj | László Erkel • Gyula Erkel • Elek Erkel • Lajos Erkel • Jenő Erkel |
Edz(in)o | Róza Szabó |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto • teatrestro |
Sándor Erkel [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erkel Sándor estis hungara dirigento, helpekzercisto, komponisto, operejestro, kvara filo de Ferenc Erkel.
Sándor Erkel naskiĝis la 2-an de januaro 1846 en Buda, li mortis la 14-an de oktobro 1900 en Békéscsaba.
Biografio
Sándor Erkel lernis muzikon ĉefe hejme. Komence li estis timbalisto kaj korusestro en Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭ li estis helpekzercisto, li debutis kiel dirigento en 1868. Li instruis la korusan teknikon en la Nacia Teatro ekde 1874. Inter 1876-1884 li estis direktoro de operoj en la menciita teatrejo (tiam oni prezentis ne nur dramojn, sed ankaŭ operojn), poste li estis 2 jarojn operejestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1898 li ricevis apopleksion, kiu kaŭzis la fruan morton baldaŭ. Li estis nomumita eterna membro de la Budapeŝta Operejo.
Elektitaj komponaĵoj
- opero Csobánc (1865)
- korusaj komponaĵoj
- diversaj muzikaj komponaĵoj
Elektitaj dirigentaĵoj
- Ferenc Erkel: Brankovics György
- Giuseppe Verdi: Aida
- Gaetano Donizetti: Lucia Lammermoor — Lucia
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte