Sándor Bihari | |
---|---|
![]() Memportreto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1855 en Băița |
Morto | 28-an de marto 1906 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
BIHARI Sándor estis hungara pentristo naskita en Rézbánya la 19-an de majo 1855 kaj mortinta en Budapest la 28-an de marto 1906.

Biografio
Sándor Bihari infaniĝis en Nagyvárad. Li translokiĝis en 1874 Budapeŝton kaj li laboris en fotolaborejo kiel retuŝisto, dume li kvalifikiĝis en la modeldesegnolernejo de Bertalan Székely. En 1876 li translokiĝis Vienon, kie li vizitis ankaŭ la artakademion kaj inter 1878 kaj 1879 li estis ĝia ordinara studento. En 1883 li vojaĝis Parizon por studi, dume li kopiis la pentraĵojn de Louvre por artkomercistoj. Inter 1890 kaj 1891 li gvidis pentristlernejon. Tie li konatiĝis kun impresionismo kaj kun tendeco plein air, kiu influis decide sian pli postan arton. Post reveno al Hungarujo li laboris en Szolnok ĉe Lajos Deák-Ébner. Pli poste li estis unu el fondintanoj de Artistkolonio (Szolnok).