Sándor Bihari | |
---|---|
Sándor Bihari | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bihari Sándor |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1947 en Debrecen |
Morto | 30-an de novembro 2012 (65-jaraĝa) en Pilisvörösvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Sándor Bihari [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bihari Sándor estis hungara pentristo.
Sándor Bihari Arkivigite je 2017-10-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de aprilo 1947 en Debrecen, li mortis la 23-an de decembro 2013 en Pilisvörösvár.
Biografio
Sándor Bihari frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1976. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Szentiványi (pentristo), Ignác Kokas, Jenő Barcsay. Pli frue jam ekde 1965 li ofte vizitis artistkolonion en Tokaj. Inter 1978 kaj 1986 li instruis en Pedagogia Altlernejo de Zsámbék, poste li estis profesia pentristo. Li pentradis precipe aĵpentraĵojn, pejzaĝojn. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filinon, la dua 3 gefilojn.
El solaj ekspozicioj
- 1978 Debrecen
- 1980 Tübingen, Rottenburg
- 1983, 1989, 1991, 1995, 2001 Budapeŝto
- 1986 Stokholmo
- 1997 Szolnok
- 2009 Pilisvörösvár
El grupaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Alföld
- Híd alatt
- Fal
- Rom
- Templomkert
- Az est
- Fekvő női akt