Sándor Baumgarten
Sándor Baumgarten
Sándor Baumgarten
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1864 (1864-01-21)
en Dunaföldvár
Morto 31-an de majo 1928 (1928-05-31) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto

Sándor Baumgarten [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baumgarten Sándor estis hungara arkitekto.

Sándor Baumgarten[1][2] naskiĝis la 24-an de januaro 1864 en Dunaföldvár, li mortis la 31-an de majo 1928 en Budapeŝto.

Biografio

Sándor Baumgarten devenis el juda familio. Li maturiĝis en Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1888. Post siaj studoj li laboris dum ses jaroj kun Imre Steindl, Alajos Hauszmann kaj Antal Weber. En tiu periodo li studvojaĝis al Germanio, Francio, kaj Italio. Baldaŭ li havis postenon en ministerio pri eklezio kaj eduko. Li specialiĝis al lernejoj, resume li planadis 300 lernejojn, plej ofte kune kun Zsigmond Herczegh. Li uzis ofte hungarecajn motivojn. Li edziĝis en 1891.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj

  • Poŝta Banko en Budapeŝto (1900, kun Ödön Lechner)
  • gimnazioj en Karcag kaj Budapeŝto
  • domo por universitato en Budapeŝto
  • Instituto por Blinduloj en Budapeŝto

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.