Sándor Asztalos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1823 en Sighetu Marmației |
Morto | 17-an de februaro 1857 (33-jaraĝa) en Ĝenevo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | soldato |
ASZTALOS Sándor (astaloŝ) estis hungara honvedkolonelo naskiĝinta en Máramarossziget la 5-an de majo 1823 kaj mortinta en Ĝenevo la 17-an de februaro 1857.
Biografio
Azstalos elstariĝis en la batalo de Arad la 8-an de februaro 1849. Kun la flago de 29-a bataliono li ree gvidis la soldataron fuĝintan al Arad kaj oni forpelis la gardistaron venintan por liberigi Temeŝvaron. Post la falo de la hungara revolucio de 1848 en 1849 li alvenis Hamburgon, poste Londonon, Bruselon, Ĝenevon. Li duelis kun pola elmigrinto Ágost Strezeleczky, kiu same luktis en la hungara liberecbatalo kaj li estis mortigita en duelo.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.