Sámuel Pápay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1770 en Felsőörs |
Morto | 31-an de majo 1827 (57-jaraĝa) en Pápa |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
Sámuel Pápay [ŝAmuel pApai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pápay Sámuel estis hungara juristo, altlerneja instruisto, lingvisto. Lia familia nomvarianto estis Pápai.
Sámuel Pápay[1] naskiĝis la 8-an de marto 1770 en Felsőörs, li mortis la 31-an de majo 1827 en Pápa.
Biografio
Sámuel Pápay akiris juran diplomon en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) en 1793, sed li lernis ankaŭ hungaran literaturon. Post la diplomo la laboris en juĝejo en Pest (urbo), fine post 3 jaroj li akiris advokatan diplomon. Inter 1796–1800 li instruis literaturon en la akademio, poste li havis plurajn jurajn postenojn en Veszprém (historia departemento). Intertempe en 1805 li edziĝis. Li partoprenis en renovigo de la hungara lingvo, li ofte korespondadis kun Ferenc Kazinczy kaj Sándor Kisfaludy. En 1827 li ofertis sian trijaran salajron por Hungara Scienca Akademio.
Elektitaj kontribuoj
- Észrevételek a magyar nyelvnek a polgári igazgatásra és törvénykezésre való alkalmaztatásáról (1807)
- A magyar literatura esmérete két részben (1808, denove en 1986, la unua hungara historio pri literaturo)
Memorigiloj
- memortabulo en Felsőörs (1966)