Sámuel Köteles
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1770 (1770-01-30)
en Turda
Morto 17-an de majo 1831 (1831-05-17) (61-jaraĝa)
en Aiud
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofo juristo

KÖTELES Sámuel (koteleŝ) estis hungara filozofo, altlerneja profesoro, ano dela MTA (1830) naskita en Újtorda la 30-an de januaro 1770 kaj mortinta en Nagyenyed la 17-an de majo 1831.

Biografio

Sámuel Köteles lernis en Nagyenyed, ekde 1796 en Jena, kie li estis studento de Johann Gottlieb Fichte. Reveninte, ekde 1799 li instruis filozofion en Marosvásárhely, poste de 1818 en Nagyenyed, en 1830 li estis la rektoro de kolegio. Li estis sekvanto de Immanuel Kant. Lia merito estas la estigo de hungara filozofia terminaro.

Ĉefaj verkoj

  • Logika, vagy az értelem tudománya (Marosvásárhely, 1808);
  • Az erkölcsi filosófiának eleji (I–II., Marosvásárhely, 1517);
  • A Philosophia oncyclopaediája (Nagyenyed, 1829);
  • Philosophiai antropológia (Buda, 1839).

Bibliografio

  • Kállay Ferenc: Emlékbeszéd (MTA Évk. I. 1833);
  • Sándor Pál: A filozófia története (Bp., 1965)

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.