Ryan Gosling | |||||
---|---|---|---|---|---|
Gosling en 2018 | |||||
Persona informo | |||||
Ryan Thomas Gosling | |||||
Naskiĝo | 12-an de novembro 1980 (43-jaraĝa) en Ontario, Usono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Los Feliz vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Lester B. Pearson High School vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Eva Mendes • Rachel McAdams • Sandra Bullock vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • aktoro • restoraciestro • filmproduktoro • filmreĝisoro • scenaristo • kantisto • komponisto vd | ||||
Aktiva dum | 1993 ĝis nun | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ryan Thomas Gosling naskiĝis la 12-an de novembro 1980 en Ontario, Kanado. Li estas kanada aktoro kaj muzikisto. Li komencis sian karieron kiel infanstelulo en The Mickey Mouse Club de la Disney Kanalo (1993-95) kaj daŭriĝis por aperi en aliaj familiaj distraj programoj inkluzive de Are You Afraid of the Dark? (1995) kaj Goosebumps (1996). Lia unua ĉefrolo en filmo estis kiel juda novnaziisto en The Believer (2001), kaj poste daŭre ĉefrolis en pluraj sendependaj filmoj kiel Murder by Numbers (2002), The Slaughter Rule (2002) kaj The United States of Leland (2003).[1]
Gosling ricevis la atenton de la spektantaro en 2004 pro ĉefrolo en la komerce sukcesa romantika dramo The Notebook. Lia efikeco kiel drogulinstruisto en Half Nelson (2006) estis nomumita por Akademia Premio kaj lia efikeco kiam socie netaŭga solemulo en Lars and the Real Girl (2007) estis nomumita por Premio Ora Globo. Poste Gosling ĉefrolis en la edzeca dramo Blue Valentine (2010), per kiu li gajnis du nomumojn al la premio Ora Palmo. Gosling kunaktoris en tri ĉefaj filmoj en 2011, nome la romantika komedia dramo Crazy, Stupid, Love, la politika dramo The Ides of March kaj la suspenso Drive kaj ricevis du pliajn nomumojn al la Ora Palmo. Pli bonaj sukcesoj venis al Gosling kiam li ĉefrolis en du kritike laŭditaj filmoj The Big Short (2015) kaj la muzikalon La La Land (2016). Por ĉi-lasta, li gajnis Premion Ora Globo kaj ricevis duan nomumon al Oskar-premio.
La muzikgrupo de Gosling Dead Man's Bones publikigis sian mem-titolitan debutan albumon kaj turneis Nordamerikon en 2009.[2] Li estas kunposedanto de Tagine, maroka restoracio en Beverly Hills. Li estas subtenanto de PETA (People for the Ethical Treatment of Animals), Invisible Children kaj la Enough Project. Li vojaĝis al Ĉadio, Ugando kaj orienta Kongo por levi konscion koncerne al konfliktoj en la regionoj.
Filmaro
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1997 | Frankenstein and Me | Kenny |
2000 | Remember the Titans | Alan Bosley |
2001 | The Believer | Danny Balint |
2002 | Murder by Numbers | Richard Haywood |
2002 | The Slaughter Rule | Roy Chutney |
2003 | The United States of Leland | Leland P. Fitzgerald |
2004 | The Notebook | Noah Calhoun |
2005 | Stay | Henry Letham |
2006 | Half Nelson | Dan Dunne |
2007 | Fracture | Willy Beachum |
2007 | Lars and the Real Girl | Lars Lindstrom |
2010 | Blue Valentine | Dean Pereira |
2010 | All Good Things | David Marks |
2010 | Regeneration | Parolisto |
2011 | Crazy, Stupid, Love | Jacob Palmer |
2011 | Drive | The Driver |
2011 | The Ides of March | Stephen Meyers |
2012 | The Place Beyond the Pines | Luke Glanton |
2013 | Gangster Squad | Sgt. Jerry Wooters |
2013 | Only God Forgives | Julian |
2013 | White Shadow | — |
2014 | Lost River | — |
2015 | The Big Short | Jared Vennett |
2016 | The Nice Guys | P.I. Holland March |
2016 | La La Land | Sebastian Wilder |
2017 | Song to Song | BV |
2017 | Blade Runner 2049 | Officer K |
2018 | First Man | Neil Armstrong |
Televido
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1993–1995 | The Mickey Mouse Club | Sin mem |
1995 | Are You Afraid of the Dark? | Jamie Leary |
1996 | PSI Factor: Chronicles of the Paranormal | Adam |
1996 | Kung Fu: The Legend Continues | Kevin |
1996 | Road to Avonlea | Bret McNulty |
1996 | Goosebumps | Greg Banks |
1996 | The Adventures of Shirley Holmes | Sean |
1996 | Flash Forward | Scott Stuckey |
1996 | Ready or Not | Matt Kalinsky |
1997–1998 | Breaker High | Sean Hanlon |
1998 | Nothing Too Good for a Cowboy | Tommy |
1998–1999 | Young Hercules | Hercules |
1998 | Hercules: The Legendary Journeys | Zylus |
1999 | The Unbelievables | Josh |
2005 | I'm Still Here: Real Diaries of Young People Who Lived During the Holocaust | Ilya Gerber |
2015–2017 | Saturday Night Live | Sin mem (invitito) |
Referencoj
- ↑ Biografio de Ryan Gosling (angle). Alirita 2014-07-09.
- ↑ Lanĉo de la albumo (angle). Alirita 2011-09-27.