Rutuloj
etno
Suma populacio
48 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
sunaismo

Rutuloj estas malgranda indiĝena etno en sud-okcidento de Dagestano ĉe rivero Samur. Totalo de rutuloj apenaŭ superas 60 mil (datumoj de 2010). Rutuloj havas propran distrikton en la montara parto de Dagestano, kio sekurigas al ili certan kulturan kaj administracian aŭtonomion.

  • Memnomo: мых адбыр (prononcu miĥ adbir).
  • Lingvo: la rutula. Ankaŭ la rusa kaj la azerbajĝana estas parolataj.

Kulturo

Rutuloj ricevis fortan kulturan influon de Azerbajĝano (ankaŭ pro tio, ke migrantaj paŝtistoj ĉiujare iris kun sia brutaro al paŝtejoj en la sudo). Kulture rutuloj estas proksimaj al lezgoj.

Ligoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.