Rutheneum
Rutheneum, ĉefa ejo
Rutheneum, ĉefa ejo
gimnazio en Germanio
Informoj
fondodato 1608
Situo
Geografia situo 50° 52′ 33″ N, 12° 4′ 55″ O (mapo)50.8759612.08187Koordinatoj: 50° 52′ 33″ N, 12° 4′ 55″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Burgstraße 2, 07545 Gera
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Rutheneum (Gera) (Turingio)
Rutheneum (Gera) (Turingio)
DEC
Rutheneum (Gera)
Rutheneum (Gera)
Rutheneum (Germanio)
Rutheneum (Germanio)
DEC
Rutheneum
Rutheneum

RutheneumGoethe-gimnazio (germane: Goethe-Gymnasium) estas la plej malnova gimnazio en Gera, Germanujo. Por la pli maljunaj lernantoj la instruado okazas ĉe la tradiciriĉa situo de ĉe Johano-placo, dume la pli junaj ĝuas ĝin en la iama ĝenerala lernejo de sur Nikolao-monto. Ĉirkaŭ 65 instruistoj zorgadas pri ĉ. 580 lernantoj. Ĉeforientiĝo ĝia estas lingva-muzika.

Historio

Lulilo lerneja estis lernigejo fondita fare de la urba konsiliantaro de Gera en la 15-a jarcento. En 1602 la tiama suvereno Heinrich Posthumus Reuß ordonis malfermon de nova lernejo kiu portu la latinigitan nomon de Reuß, dinastio lia. Konstruo daŭris de 1605 ĝis 1608 kaj la festa inaŭguro estis en la 6.5.1608. Ĝis la 19-a jarcento la ejo gastis la malgimnazian kaj gimnazian instruadofertaron. En la 17-a jarcento rektoris tie la baroka poeto Johann Sebastian Mitternacht. Novkonstruoj okazis en 1683, 1782 kaj 1887.

En 1864 la municipa bazlernejo alilokigitis kaj unuiĝis kun la gera-a porknabina lernejo je Gesamtstadtschule ĉe Nikolao-monto. La novan ejon tiean oni konstruigis laŭ la planoj de la landa ĉefkonstruisto Adolph Krug. Hodiaŭ tiu ejo ankaŭ partas de Goethe-gimnazio. La nuna konstruaĵo johanoplaca datumas nur de 1884 kiam bedaŭrinde malkonstruitis ankaŭ la najbara Bader-pordego. Ĉefarĥitektis tiam Emil Weiß.

Goethe-gimnazio de ĉe Nikolao-monto

En 1949 faritis alinomiĝo okaze de la 200-a datreveno naskiĝtaga de Johann Wolfgang von Goethe kaj ekde 1964 ĝi funkciis kiel EOS-lernejo (etendigita supera lernejo). Post Turniĝo la tuto regimnaziiĝis kaj la ejo de de ĉe Nikolao-monto (kie enestis i.a. ankaŭ metilernejo) alvenis ankaŭ en la komplekson. En 1989 kreitis specialaj klasoj pri muziko por helpi la mankon de instruistoj pri muziko en GDR: vere, en la komenco la lernantoj muzikemaj devis garantii iĝi instruistoj poste. Sed dum la lerneja jaro 1993/94 tiu ĉi arta branĉo minacitis de malestiĝo pro interesomanko. Nuntempe inverse altestimatas tiu ĉi sekcio aparta kaj en la gimnazio kaj en la tuta urbo.

En la jaro 2008-a festitis unu semajnon la datreveno 400-a lernejfondiĝo: en la 26.9. estis granda festa akto en la koncertsalonego de la Teatro de Gera kun la ĉeesto i.a. de ministroprezidanto Dieter Althaus kaj ministro pri edukado Bernward Müller. En la Urba muzeo de Gera dediĉis sin plurmonata speciala ekspozicio je la historio lerneja. Post retiriĝo de la longjara estro Joachim Hensel en 2017 ekgvidantis en 2017 (provizore; ekde 2018 definitive) Silva Wallstabe la gimnazion.

Diversaj grupoj muzikaj kaj orkestraj (ekz. unu kune kun la Heinrich-Schütz-muziklernejo gera-a) krome subtenas la deziron lernantaran efike aktivadi muzike. Ekde 2003 la muzikbranĉuloj havas unu jaron pli da instruado. Menciitis ankaŭ fama koncertokoruso kiu gajnis multajn premiojn ene kaj ekstere de Germanujo. Kelkaj nomas ĝin eĉ ambasadoro urba.

Por eksteraj gelernantoj ekzistas ankaŭ studenta hejmo.

Iama gimnazia biblioteko

Heinrich Posthumus la pli juna Reuß (reganto ekde 1595) decidis en 1608 ŝanĝi la eklezian bibliotekon je gimnazian: ĝi ade pligrandiĝis dum tri jarcentoj. En 1920 la plejmulto de la libroj el la Princa gimnazia kaj landa biblioteko de Gera translokigitis je Somera palaco (Greiz), kie ili staris kaj nun.[1]

Famaj instruintoj

  • Thomas Reinesius (1587–1667), medicinisto kaj filologo, profesoro inter 1618 kaj 1627
  • Johann Sebastian Mitternacht (1613–1679), teologo, retorikisto, pedagogo, dramisto kaj poeto
  • Johann Andreas Buttstedt (1701–1765), lernejestro inter 1743–1751
  • Philipp Mayer (1804–1868),politikisto, instruistece surloke inter 1833 kaj 1867 (ankaŭ lernejestrece la lastajn jarojn)
  • Karl Theodor Liebe (1828–1894), geologo kaj ornitologo; instruisto pri matematiko kaj fiziko inter 1861 kaj 1894 Lehrer für Mathematik und Physik
  • Gustav Plaehn (1859–1934), klasika filologo, estro de 1905 ĝis 1924

Famaj lernintoj

  • Adolph Werner (1836–1910), administra oficisto kaj politikisto
  • Albrecht Weißker (1817–1898), juristo kaj deputito
  • Alfred August Mortag (1824–1892), tribunalestro kaj ĉefministro registara
  • Alfred Schlotter (1859–1928), advokato kaj politikisto
  • Alfred Weber (1811–1885), entreprenisto, prezidanto de komerca ĉambro kaj deputito
  • Anja Siegesmund (* 1977), ministrino
  • August Sturm (1852–1923), juristo kaj verkisto
  • Balthasar Cellarius, teologo
  • Bruno von Geldern-Crispendorf (1827–1894), administra juristo kaj deputito
  • Caspar Posner (1626–1700), fizikisto kaj medicinisto
  • Daniel Beilschmidt (* 1978), orgenisto
  • Eberhard Schock (* 1939), matematikisto
  • Eduard Mehlhorn (1825–1888), juĝisto kaj deputito
  • Eduard von Brandenstein (1803–1888), kavalirbienposedanto kaj politikisto
  • Franz Hirt (1811–1882) juĝisto kaj politikisto
  • Franz Hoffmann (1811–1871), instruisto kaj politikisto
  • Gustav Queck, (1822-1897), klasika filologo
  • Heinrich Hagen (1839–1914), tribunalestro kaj deputito
  • Heinrich Hertwig (1819–1889), juĝisto kaj politikisto
  • Heinrich Rohmann (1853–1942), socialdemokratia politikisto
  • Heinrich Weißker (* 1854), juristo, urbestro kaj deputito
  • Herbert Neupert (1911–2002), ministeria direktoro pri trafiko
  • Hermann Fasold (1813–1880), paroĥestro kaj politikisto
  • Hermann Seifarth (1820–1892), deputito
  • Johann Gottlieb Waldin (1728–1795), mineralogo k
  • Johann Melchior Stenger (1638–1710), teologo
  • Johann Paul Hebenstreit (1660-1718), teologo
  • Johann Pfeiffer (1639–1684), medicinisto kaj kortega kuracisto
  • Johannes Pretten (1634–1708), teologo
  • Julius Sturm (1816–1896), paroĥestro kaj poeto
  • Karl Bernhard Jäger (1825–1900), urbestro kaj deputito
  • Karl Friedrich Scheibe (1812–1869), klasika filologo kaj lernejestro
  • Karl Wartenburg (1826–1889), verkisto kaj politikisto
  • Othmar Jauernig (1927–2014), jurscienculo
  • Otto Weißker (1808–1865), juristo kaj deputito parlamenta
  • Paul Thomas (1859–1942), parlementestro kaj urbestro
  • Paul Trömel (1881–1949), soldato kaj urbestro
  • Paul Weber (1868–1930), arthistoriisto kaj fakulo pri protektotaj monumentoj
  • Richard Haselbacher (1885–1918), paroĥestro kaj politikisto
  • Richard von Geldern-Crispendorf (1831–1912), administra juristo kaj parlamentestro
  • Viola Hahn (* 1956), urbestrino

Lernanta organo

Ekzistas ĉelerneje la lernanta gazeto "Rutheneum-Bote"[2] kiu jam plurfoje ĉesis publikiĝi kaj revivigitis. Nuntempe ĝi aperas minimume kun po tri numeroj por jaro.

Referencoj

Literaturo

  • Sabine Schellenberg: "Schulbauten zwischen 1860 und 1900", in: Schulen in Gera; eldonis Untere Denkmalschutzbehörde Gera, novembro 2001

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.