Ruth Bader Ginsburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Juĝisto de la Supera Kortumo de Usono | |||||
Persona informo | |||||
Ruth Bader Ginsburg | |||||
Naskonomo | Joan Ruth Bader | ||||
Naskiĝo | 15-an de marto 1933 en Broklino | ||||
Morto | 18-an de septembro 2020 (87-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pankreata kancero vd | ||||
Tombo | Arlingtona nacia tombejo vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | usona angla • hebrea • sveda • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Cornell • jura altlernejo Harvard • Columbia Law School • James Madison High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Martin D. Ginsburg vd | ||||
Infanoj | Jane C. Ginsburg • James Steven Ginsburg vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Notorious R.B.G. • R.B.G. vd | ||||
Okupo | juĝisto • advokato • juristo vd | ||||
Laborkampo | juro • virinaj rajtoj • seksa egaleco • genro • tribunalo • suverena kortumo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Juĝisto de la Supera Kortumo de Usono | |||||
Dum | 1993–2020 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joan Ruth Bader GINSBURG (naskiĝis Joan Ruth Bader la 15-an de marto 1933 en Broklino, mortis la 18-an de septembro 2020 en Vaŝingtono) estis usona juristino kaj de 1993 ĝis sia morto membro de la Supera Kortumo de Usono. Oni konsideris ŝin ano de la "maldekstra" aŭ "liberala" flanko de la Kortumo. Ŝi estis nomumita por la Supera Kortumo fare de prezidanto Bill Clinton. Ginsburg estis konata kiel forta batalanto por rajtoj de virinoj, egalaj rajtoj kaj rajto je abortigo. Ŝia morto kaj la vakanteco en la tribunalo malfermas jurpovan kaj politikan krizojn, ĉar en similaj situacioj (antaŭ balotado) oni atendis la rezulton de la balotoj por elekti la novan kortumanon. Sed la konservativa prezidento Donald Trump deziras elekti sian partianon por la posteno.