Rut estas virina nomo.
Signifo
La signifo ne estas klara. Ofte dirite, sed ne tre verŝajne estas, ke la hebrea nomo venas de "amikino", "kunulino". Eblas ankaŭ la signifo "refreŝigo" aŭ "refreŝigaĵo".
Esperantaj nomformoj
- Rut (Biblio)
- Ruto (PIV)
Alilingvaj nomformoj
En multaj lingvoj ekzistas paralele ambaŭ formoj: kaj "Rut" kaj "Ruth"
Konataj nomportantoj ĝenerale
- Rut, la Moabidino, ĉefrolulino de la biblia libro Rut
- Ruth C. Cohn, german-jud-devena psikanalizistino
- Ruth Drexel, germana aktorino
- Ruth Maria Kubitschek, germana aktorino
- Ruth Leuwerik, germana aktorino
- Ruth Pfau, germana kuracistino
- Ruth Schaumann, germana verkistino, desegnisto kaj skulptisto
Konataj nomportantoj esperantistaj
- Rut Carlén, Svedio
- Ruth van Puijenbroek, Svislando
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.