Rusio en la Somera Olimpiko 2012 | ||||
Somera Olimpiko 2012 en Londono | ||||
Flagtenanto: | Marija Ŝarapova[1] (malfermo) Anastasija Davidova (fermo) | |||
Sportistoj | 436 en 24 fakoj | |||
Medaloj rango: 4 |
Oro 24 |
Arĝento 26 |
Bronzo 32 |
Sume 82 |
La rusa teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2012 en Londono havis 436 sportistojn. Ili partoprenis en 24 fakoj. Flagtenanto de la rusa teamo estis Marija Ŝarapova[1] dum la malferma ceremonio respektive Anastasija Davidova dum la ferma. La sportistoj atingis 24 orajn, 26 arĝentajn kaj 32 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.
La eventoj okazis de la 27-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2012.
Kunordigis la teamon la Rusia Olimpika Komitato.
La sekva Vintra Olimpiko 2014 estis en Rusio, en Soĉio, kaj sekve en Londono aktivuloj de la Rusia Olimpika Komitato aparte intense varbis kaj informis pri sportado en Rusio.
Medalistoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2012.
Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Arsen Galstjan | ĵudo | viroj ĝis 60 kg | la 28-an de julio |
Oro | Mansur Isajev | ĵudo | viroj ĝis 73 kg | la 30-an de julio |
Oro | Tagir Ĥajbulajev | ĵudo | viroj ĝis 100 kg | la 2-an de aŭgusto |
Oro | Roman Vlasov | lukto | vira greka-romia lukto ĝis 74 kg | la 5-an de aŭgusto |
Oro | Alija Mustafina | gimnastiko | virinaj malsamaltaj paralelstangoj | la 6-an de aŭgusto |
Oro | Alan Ĥugajev | lukto | vira greka-romia lukto ĝis 84 kg | la 6-an de aŭgusto |
Oro | Julija Zaripova | atletiko | virina 3000-metra obstaklokuro | la 6-an de aŭgusto |
Oro | Natalija Iŝĉenko Svetlana Romaŝina | sinkrona naĝado | virina duopo de sinkrona naĝado | la 7-an de aŭgusto |
Oro | Ilja Zaĥarov | plonĝado | vira 3-metra saltotabulo | la 7-an de aŭgusto |
Oro | Ivan Uĥov | atletiko | vira altosalto | 7-an de aŭgusto |
Oro | Natalija Antjuĥ | atletiko | virina 400-metra hurdokuro | la 8-an de aŭgusto |
Oro | Natalija Vorobieva | lukto | virina liberstila lukto ĝis 72 kg | la 9-an de aŭgusto |
Oro | Anastasija Davidova Maria Gromova Natalia Isĉenko Elvira Ĥasjanova Daria Korobova Aleksandra Patskeviĉ Svetlana Romaŝina Alla Ŝiŝkina Anĵelika Timanina | sinkrona naĝado | virina teamo de sinkrona naĝado | la 10-an de aŭgusto |
Oro | Dĵamal Otarsultanov | lukto | virina liberstila lukto ĝis 55 kg | la 10-an de aŭgusto |
Oro | Tatjana Lisenko | atletiko | virina martelĵeto | la 10-an de aŭgusto |
Oro | Jurij Postrigaj Aleksandr Djaĉenko | kanuado | dupersona 200-metra kanuado | la 11-an de aŭgusto |
Oro | Sergej Kirdjapkin | atletiko | vira 50-kilometra marŝkurado | la 11-an de aŭgusto |
Oro | Evgenija Kanajeva | gimnastiko | virina individua ritma gimnastiko | la 11-an de aŭgusto |
Oro | Elena Laŝmanova | atletiko | virina 20-kilometra marŝkurado | la 11-an de aŭgusto |
Oro | Marija Savinova | atletiko | virina 800-metra kuro | la 11-an de aŭgusto |
Oro | Anna Ĉiĉerova | atletiko | virina altosalto | la 11-an de aŭgusto |
Oro | Egor Meĥontsev | bokso | viroj de 75 ĝis 81 kg | la 12-an de aŭgusto |
Oro | Anastasija Bliznjuk Uliana Donskova Ksenia Dudkina Alina Makarenko Anastasia Nazarenko Karolina Sevastjanova | gimnastiko | virina individua ritma gimnastiko | la 12-an de aŭgusto |
Referencoj
- 1 2 informoj pri la flagotenantoj el la retejo olympic.org (angle, en formato PDF)
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.