Ruslingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ru.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | rusa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 6-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 1 973 348 |
Profundeco | 157.5 |
Paĝoj | 7 940 727 |
Redaktoj | 136 803 459 |
Uzantoj | 3 559 293 |
Aktivaj uzantoj | 9 899 |
Administrantoj | 68 |
Dosieroj | 250 657 |
Ruslingva Vikipedio aŭ rusa Vikipedio (ruse Ру́сская Википе́дия, [rúskaja vikipédija]) estas versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio, skribata en la rusa lingvo.
La rusa Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001 kaj en septembro de 2014 apartenas al unu el la plej grandaj lingvaj versioj de Vikipedio: ĝi estas la 8-a laŭ kvanto da artikoloj (pli ol 1,0 milionoj), cedante lokon al la angla, sveda, nederlanda, germana, franca, cebua, varaja, kaj la 5-a laŭ kvanto de redaktoj (pli ol 78 milionoj). Ĝi estas ankaŭ plej larĝa el slavlingvaj Vikipedioj.
La 6-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 973 348 artikolojn.
La rusa Vikipedio estas unu el la plej konataj universalaj ruslingvaj enciklopedioj, same kiel Granda Sovetia Enciklopedio, Granda Rusia Enciklopedio kaj aliaj.
Partoprenantoj
Ĉiuj uzantoj de la Vikipedio povas esti vizitantoj (legantoj) kaj redaktantoj (kiuj redaktas paĝojn). Eblas redaktado sen registriĝo (tiam la redaktoj estas aŭtomate subskribataj per IP-adreso, de kiu ili estas faritaj).
Ekzistas multaj kategorioj de uzantoj, kiuj donas al ili specialajn rajtojn. Administrantoj (ru:Википедия:Администраторы) rajtas bloki uzantojn kaj forigi/revenigi paĝojn. La Arbitra Komitato (ru:Википедия:Арбитражный комитет) solvas kofliktojn.
Por pridiskuti staton de la Vikipedio ekde 2007 estas organizataj ĉiujaraj Viki-Konferencoj. La unua okazis en 2007 en Sankt-Peterburgo.
Listo de Viki-Konferencoj (pri ruslingva Vikipedio):
Jaro | Loko de okazo | Ĉefpaĝo (ruslingve) |
---|---|---|
2007 | Sankt-Peterburgo | Viki-Konferenco 2007 |
2008 | Moskvo | Viki-Konferenco 2008 |
2009 | Sankt-Peterburgo | Viki-Konferenco 2009 |
2010 | Rostov-na-Donu | Viki-Konferenco 2010 |
2011 | Voroneĵ | Viki-Konferenco 2011 |
2012 | Moskvo | Viki-Konferenco 2012 |
2013 | Smolensk | Viki-Konferenco 2013 |
Vizitantoj
La anglalingva retejo alexa.com informas, ke laŭ kvanto da vizitantoj la rusa Vikipedio okupas la 4-an lokon post angla, hispana kaj germana; ĝin vizitas 6,16% de ĉiuj vizitantoj de la Vikipedio[1].
Procentaĵo de vizitantaro de la rusa Vikipedio laŭlandoj, en kiuj ĝi estas pli ol 5 %, por la lasta kvarono de 2013[2]:
Lando | Procentaĵo de vizitantaro | Loko de uzateco de la rusa Vikipedio inter ĉiuj: |
---|---|---|
Rusio | 91.0 | 1 |
Ukrainio | 69.3 | 1 |
Israelo | 5.7 | 3 |
Belorusio | 86.7 | 1 |
Kazaĥio | 71.0 | 1 |
Litovio | 8.8 | 3 |
Estonio | 19.1 | 3 |
Latvio | 34.8 | 2 |
Kartvelio | 19.2 | 3 |
Moldavio | 53.7 | 1 |
Azerbajĝano | 41.2 | 1 |
Armenio | 50.2 | 1 |
Uzbekio | 82.5 | 1 |
Mongolio | 8.5 | 3 |
Kirgizio | 80.9 | 1 |
Taĝikio | 79.3 | 1 |
Turkmenio | 68.5 | 1 |
Ĉi tiu statistiko montras, ke en 10 landoj de la estinta Sovetunio oni pli uzas la rusan vikipedion ol la version en la loka etna lingvo; ĉi tio estas kunligita kun la fakto, ke multaj lingvaj versioj de la Vikipedio estas ne sifiĉe maturigitaj.
Historio
La ruslingva Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001. Dekomence ĝi situis sur domajno russian.wikipedia.com; la 7-an de novembro 2002 ĝi okupis la nunan domajnon ru.wikipedia.org kaj ekuzis la programaron MediaVikio. Tiam en la rusa Vikipedio estis ankoraŭ nur 1 artikolo.
Kronologio de evoluo de la rusa Vikipedio:
Dato | Atingo |
---|---|
11-a de majo 2001 | Komenco de la Vikipedio |
30-a de decembro 2004 | 10 000 artikoloj |
5-a de junio 2005 | 20 000 artikoloj |
23-a de aŭgusto 2005 | 30 000 artikoloj |
31-a de decembro 2005 | 50 000 artikoloj |
16-a de aŭgusto 2006 | 100 000 artikoloj |
10-a de marto 2007 | 150 000 artikoloj |
4-a de septembro 2007 | 200 000 artikoloj |
17-a de marto 2008 | 250 000 artikoloj |
19-a de majo 2008 | La Vikipedio fariĝis unu el dek pli grandaj |
18-a de julio 2008 | 300 000 artikoloj |
16-a de junio 2009 | 400 000 artikoloj |
7-a de oktobro 2009 | 20 000 000 redaktoj |
25-a de februaro 2010 | 500 000 artikoloj |
8-a de oktobro 2010 | 600 000 artikoloj |
15-a de oktobro 2010 | 30 000 000 redaktoj |
24-a de februaro 2011 | La Vikipedio unuan fojon fariĝis la oka plej granda |
12-a de aprilo 2011 | 700 000 artikoloj |
20-a de septembro 2011 | La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sepa plej granda |
24-a de septembro 2011 | 40 000 000 redaktoj |
10-a de decembro 2011 | 800 000 artikoloj |
8-a de julio 2012 | 50 000 000 redaktoj |
8-a de septembro 2012 | 900 000 artikoloj |
25-a de decembro 2012 | La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sesa plej granda |
16-a de februaro 2013 | 60 000 000 redaktoj |
19-a de februaro 2013 | 1 000 000 registritaj uzantoj |
11-a de majo 2013 | 1 000 000 artikoloj |
4-a de decembro 2013 | 70 000 000 redaktoj |
28-a de aprilo 2014 | 75 000 000 redaktoj |
Konsisto
La rusa Vikipedio kune kun la aliaj lingvaj versioj situas ĉe grapolo el 1000 serviloj. Ĝi uzas programaron MediaVikio.
La tuta enciklopedio konsistas el artikoloj kaj specialaj paĝoj. El ĉiuj artikoloj pli multaj estas (en marto de 2024) pri:
- personoj — 558 mil, inter ili pri:
- loĝlokoj — 319 mil;
- akvofluoj — 46 mil;
- filmoj — 35 mil;
- familinomoj — 25 mil;
- bestoj — 44 mil;
- muzikalbumoj — 19 mil
(plena listo ruslingve).
Referencoj
- ↑ Datumoj pri statistoko de la Vikipedio Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Wikimedia Traffic Analysis Report — Wikipedia <font color=#008000>Page Views Per Country — Trends. (angle)
Vidu ankaŭ
- "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj
Eksteraj ligiloj
|