Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rupperswil (stacidomo).
Rupperswil
Blazono de Rupperswil
La preĝejo de Rupperswil en vintra matenlumo vidita el la trajno
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
DistriktoLencburgo
Koordinatoj 47° 24′ 10″ N  7′ 40″ O / 47.40278 °N, 8.12778 °O / 47.40278; 8.12778 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 10″ N  7′ 40″ O / 47.40278 °N, 8.12778 °O / 47.40278; 8.12778 (mapo)
Nombro de loĝantoj4285
Areo6,22 km²
Alteco373 m super marnivelo
Poŝtkodo5102
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Rupperswil

Rupperswil (prononcu rupəsvil, en Esperanto ankaŭ Rupersvilo) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4285 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La rivero Aro en Rupperswil

Rupperswil situas ĉe la suda bordo de la rivero Aro (rivero) meze inter la urboj Araŭo kaj Lencburgo. Sude la la ĉefa rivero ekzistas paralela flanka brako sur la teritorio de la komunumo, kiu formas la proksimume 2 kilometrojn longan kaj ĝis 350 metrojn larĝan insulon Geissenschachen. La teritorio de la komunumo estas preskaŭ ebena kaj ne ekzistas pli grandaj altejoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,22 km², de kiuj 2,29 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,79 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 401 m s.m., dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 350 m s.m. ĉe la bordo de Aro.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rupperswil limas en nordo al Auenstein, en nordoriento al Möriken-Wildegg, en oriento al Niederlenz kaj Lencburgo, en sudoriento al Staufen, en sudo al Schafisheim kaj Hunzenschwil, en sudokcidento al Suhr, en okcidento al Buchs, kaj en nordokcidento al Araŭo.

Trafiko

La stacidomo de Rupperswil situas ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno. Haltas en la stacidomo rektaj trajnoj al Araŭo, Arth-Goldau, Baden, Olten kaj Zuriko. Krome ekzistas loka buslinio de Rupperswil al la stacidomo de Lencburgo.

Sur la teritorio de Rupperswil situas la alveturejo Araŭo-Oriento al la svisa aŭtovojo A1, de kie kvarŝpura ekspresvojo kondukas al la centro de Araŭo. Krome kantonaj ĉefvojoj kondukas de Rupperswil al Auraŭo, Brugg kaj Hunzenschwil.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rupperswil datiĝas el la jaro 1173 kiel Rubeswile.

En mezepoko en Rupperswil une regis la Grafoj de Lencburgo, ek de 1173 ka Kiburgoj, kaj fine ek de 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la Senjoroj de Rupperswil kaj post ties formortoj al la Senjoroj de Hallwyl.

Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Rupperswil fariĝis ĉefloko de tribunala distrikto de la voktejo Lencburgo en la Berna Argovio.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Rupperswil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.