Rumanigermana literaturo (germane: Rumäniendeutsche Literatur; rumane: Scriitori români de limbă germană) rilatas al la verkaro de verkistoj inter la germanlingvanoj de Rumanujo de post la Trianona traktato (1920): do de anoj de Banato, Transilvanio, Bukovino, Besarabio kaj Dobroĝo.

Historio

Restis post la Dua mondmilito la gepatra lingvo al ili. Centroj fariĝis en Banato, Transilvanio kaj Bukareŝto, do grupoj de germanlingvaj aŭtoroj kun propra literatura fakgazeto kaj germanlingva taggazeto.

Tiu ĉi literaturo ankaŭ plurestis post elmigro de la plejmulto de rumanigermanoj al GermanujoAŭstrujo. Kelkaj el la verkistaro ankaŭ restis enlande. Ekzemple ĉe la Nikolaus-Lenau-gimnazio de Timișoara estiĝis la literatura rondo "Die Stafette" fare de Annemarie Podlipny-Hehn.

Gravaj verkistoj

Inter la plej gravaj verkistoj nomiĝis Herta Müller, anoj de la grupo "Aktionsgruppe Banat", Oskar Pastior, Franz Hodjak kaj aliaj. Ne malmultaj devis kunlabori kun la rumania kaŝpolico, kelkaj ankaŭ arestiĝis.

Banate

  • Albert Bohn – kunfondinto de "Aktionsgruppe Banat"; prozaĵoj kaj liriko
  • Rolf Bossert – kunfondinto de "Aktionsgruppe Banat", liriko
  • Jan Cornelius – humuraĵoj/satiroj, porinfanaĵoj
  • Gerhardt Csejka – eseoj, literaturkritiko
  • Uwe Erwin Engelmann – liriko, etnoveloj
  • Helmuth Frauendorfer – ano de "Literaturkreis Adam Müller-Guttenbrunn"
  • Ilse Hehn – ano de "Literaturkreises Adam Müller-Guttenbrunn"; liriko, prozaĵoj, porinfanaĵoj
  • Peter Jung – ĵurnalisto kaj regiona poeto el Jimbolia
  • Roland Kirsch – kunfondinto de "Aktionsgruppe Banat"; prozaĵoj (memmortigis sin)
  • Kristiane Kondrat – ĵurnalistino; liriko kaj prozaĵoj
  • Werner Kremm – kunfondinto de "Aktionsgruppe Banat"
  • Johann Lippet – kunfondinto de "Aktionsgruppe Banat"; liriko kaj rakontoj
  • Herta Müller – ano de "Literaturkreises Adam Müller-Guttenbrunn" kaj nobelpremiitino en 2009
  • Gerhard Ortinau – kunfondinto de "Aktionsgruppe Banat"; liriko kaj rakontoj
  • Horst Samson – sekretario de "Literaturkreises Adam-Müller-Guttenbrunn"; liriko
  • Werner Söllner – obskura liriko
  • Anton Sterbling – kunfondinto de Aktionsgruppe Banat
  • William Totok – kunfondinto de Aktionsgruppe Banat; poemoj, eseoj, historiaj studoj, film- kaj teatrorecenzoj, literaturkritiko
  • Richard Wagner – kunfondinto de Aktionsgruppe Banat; liriko kaj prozaĵoj
  • Balthasar Waitz – prozaĵoj[1][2]
  • Ernest Wichner – kunfondinto de Aktionsgruppe Banat; liriko

Transilvanie

  • Wolf von Aichelburg – estis kondamita en 1959
  • Elisabeth Axmann – liriko kaj prozaĵoj
  • Hans Bergel – estis kondamita en 1959
  • Ingmar Brantsch – rakontoj, satiroj, poemoj, dramoj, radidramoj
  • Karin Gündisch – aĵoj por infanoj kaj adoleskantoj
  • Josef Haltrich – kolektado de fabeloj, leksikografio
  • Klaus Hensel – i.a. televidaĵoj
  • Georg Hoprich – liriko; memmortigis sin
  • Georg Maurer – liriko, eseoj, tradukoj
  • Adolf Meschendörfer – romanoj
  • Oskar Paulini – pri bestoj kaj pejzaĝoj
  • Carmen Puchianu – liriko kaj prozaĵoj
  • Christian W. Schenk – liriko, tradukoj
  • Eginald Schlattner – romanoj
  • Dieter Schlesak – liriko, tradukoj
  • Klaus F. Schneider – liriko
  • Gustav Schuster, dialektaj poemoj[3]
  • Hellmut Seiler – liriko kaj tradukoj
  • Claus Stephani – liriko, kolekto de legendoj
  • Joachim Wittstock – liriko kaj prozaĵoj

Aliloke

  • Paul Celan – liriko
  • Oskar Walter Cisek – romanoj, poemoj, eseoj
  • Anton Potche – interreta forumfaranto[4]
  • Else Kornis – porinfanaĵoj, tradukoj

Literaturo

  • Ingmar Brantsch: Das Weiterleben der rumäniendeutschen Literatur nach dem Umbruch, Geest Verlag, 2007, ISBN 3-866-85044-1, p. 249.
  • Anneli Ute Gabanyi: Partei und Literatur in Rumänien seit 1945, R. Oldenbourg Verlag, München, 1975, ISBN 3-486-49201-2, p. 209.
  • Michaela Nowotnick: Die Unentrinnbarkeit der Biographie. Der Roman „Rote Handschuhe“ von Eginald Schlattner als Fallstudie zur rumäniendeutschen Literatur. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2016, ISBN 978-3-412-50344-4.
  • Grazziella Predoiu: Rumäniendeutsche Literatur und die Diktatur: „Die Vergangenheit entlässt dich niemals“. Band 13 der Schriftenreihe Studien zur Germanistik, Verlag Dr. Kovač, Hamburg 2004, ISBN 3-830-01712-X, p. 139.
  • Olivia Spiridon: Untersuchungen zur rumäniendeutschen Erzählliteratur der Nachkriegszeit, Igel Verlag, Oldenburg, 2002, ISBN 3-896-21150-1, p. 356.

Notoj

  1. Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien, Robert Tari: Berwanger Preis für Balthasar Waitz, 22.12.2011
  2. 171. Aus Rumänien, ĉe: Lyrikzeitung, 30.11.2012
  3. Wilfried Römer: Der Mundartdichter Gustav Schuster Dutz kam vor 125 Jahren in Mediasch zur Welt - Ĉe: Siebenbürger Zeitung, 8.6.2010
  4. agonia.net
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.